Zoltán Finta
Aspekto
Zoltán Finta | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1896 en Aita Mare | |
Morto | 6-an de oktobro 1947 (51-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv25-9-8 vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
FINTA Zoltán estis rumanuja hungara poeto, ĵurnalisto naskita en Nagyajta la 7-an de aprilo 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de oktobro 1947.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Finta finis la mezlernejon en Erzsébetváros, poste li studis medicinon en Kluĵo, sed pro milito tiu interrompiĝis. De 1921 li estis ĵurnalisto ĉe Ellenzék kaj Keleti Újság. En 1924-25 li estis respondantredaktoro de Népújság en Kluĵo. Li publikis valorajn verkojn en ties literatura rubriko. En la dua parto de la 20-aj jaroj li estis kunlaboranto de Temesvári Hírlap, en la 30-aj jaroj de Brassói Lapok. En 1940 li redaktis la gazeton Keleti Újság. De 1926 li estis ano de la Kemény Zsigmond Társaság, poste kunlaboranto de revuo Erdélyi Helikon.
Volumoj
[redakti | redakti fonton]- Bort, búzát, békességet (poemoj, Temesvár, 1926);
- Jancsi és Juliska (rakontoj, Kolozsvár, 1929);
- Kőkereszt (romano, kun Emil Huszár, Brassó, 1934);
- Minden férfi gazember (romano, Brassó, 1934);
- Valaki ismeretlen (poemoj, Kolozsvár, 1942).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hegyi Endre: Egy verseskötet margójára (Pásztortűz, 1942. 7. sz.);
- Marosi Ildikó: A marosvásárhelyi Kemény Zsigmond Társaság levelesládája (Bukarest, 1973).