Zoltán Schönherz
Zoltán Schönherz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de julio 1905 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kassa |
Morto | la 9-an de oktobro 1942 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 13. parcella, Munkásmozgalmi Panteon, Földszinti terem, Felső sor-9) |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | politika aktivisto komunisto inĝeniero rezistobatalanto |
Zoltán Schönherz [ŝOnherc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schönherz Zoltán, estis hungara komunisto.
Zoltán Schönherz[1] naskiĝis la 25-an de julio 1905 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 9-an de oktobro 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Schönherz devenis el juda familio. Li havis ĉeĥoslovakian ŝtatanecon inter 1920-1938, tial li akiris elektroinĝenieran diplomon en Prago. Dum la studentaj jaroj li aliĝis al la laborista movado, sed li estis ankaŭ aktiva inter la hungaraj gejunuloj. Depost 1938 li vivis en Budapeŝto, sed jam kaŝe. Li kontaktiĝis kun la komunistoj kaj precipe li faris ĵurnalistan agadon. Ekde 1940 li gvidis la kontraŭmilitan movadon. En 1942 li estis arestita kaj kondamnita je morto pro kontraŭleĝa agado laŭ milita juro. Li havis edzinon.
Dum la socialismo li estis deklarita heroo kaj lian nomon portis stratoj kaj aliaj objektoj. Depost la socialismo ili estis renomitaj al la originaj nomoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM104792 hungarlingva datenaro de muzeo