Zsigmond Herczegh
Aspekto
Zsigmond Herczegh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1849 en Érsekcsanád |
Morto | 27-an de julio 1914 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto arthistoriisto |
Zsigmond Herczegh [ĵigmond herceg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczegh Zsigmond estis hungara arkitekto.
Zsigmond Herczegh[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1849 en Érsekcsanád, li mortis la 27-an de julio 1914 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsigmond Herczegh akiris diplomon en 1886. Li iĝis ministeria ĉefinĝeniero. Ekde 1888 li laboris kune kun Sándor Baumgarten dum 2 jardekoj. Ili kreis tutlandan reton de lernejoj kaj edukejoj. Ili profitis la secesian stilon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj (kun Baumgarten)
[redakti | redakti fonton]- gimnazio (Mezőtúr, 1899)
- lernejo por blinduloj (Budapeŝto, 1899-1904)
- lernejo (nun gimnazio) en Újpest (1902)
- gimnazio (Budapeŝto, 1902)