Saltu al enhavo

Zsuzsanna Bazsinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsanna Bazsinka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1965 (1965-07-01) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt (–1989) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o József Bazsinka Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo operkantisto
voĉa instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsuzsanna Bazsinka [ĵuĵana baĵinka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bazsinka Zsuzsanna estas hungara operkantisto, (soprano).

Zsuzsanna Bazsinka [1] naskiĝis la 1-an de julio 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsuzsanna Bazsinka frue lernis pianludon kaj klarneton. Ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1989. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis József Simándy kaj Éva Andor. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi kantadis ankaŭ en la fruaj 1990-aj jaroj en Germanio (Karlsruhe, Lejpcigo, Essen), baldaŭ en Dresdeno, Hannover, Luksemburgo, Francio, Svedio, Slovakio, Rumanio kaj Japanio. Enlande ŝi estis aŭdebla-videbla en Nacia Teatro (Szeged), Nacia Teatro (Miskolc), Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1987-2009.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]