Zsuzsanna Esztó
Zsuzsanna Esztó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de februaro 1942 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Tamás Roska ![]() |
Infano | Botond Roska ![]() |
Okupo | |
Okupo | pianisto ![]() |
Zsuzsanna Esztó [ĵuĵana estO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Esztó Zsuzsanna estas hungara pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Tamás Roska, ŝia filo estis Botond Roska, ŝia geedziĝa nomo laŭ la hungarlingve kutima nomordo estis Roska Tamásné aŭ mallonge Roskáné.
Zsuzsanna Esztó naskiĝis la 7-an de februaro 1942 .
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsuzsanna Esztó ekde 1952 lernis muzikon, post 4 jaroj ŝi frekventis antaŭlernejon de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ŝi akiris pianistan diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 1966. Jam en 1964 ŝi akiris la unuan lokon en konkurso en Vieno, poste ŝi ofte koncertis en Aŭstrio. Tamen ŝi koncertis ankaŭ enlande, Eŭrope, eĉ en Usono. Ekde 1970 ĝis la emeritiĝo ŝi instruis en la Muzikarta Universitato, ekde 1979 asistanto, baldaŭ kiel docento. Ŝi multe okupiĝis pri tekniko de Ferenc Liszt, en 2000 ŝi publikigis pri tio monografion, tial ŝi ricevis gradon DLA.