Saltu al enhavo

Zu Bethlehem geboren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kanto en kantlibro de 1876

Zu Bethlehem geboren (En Betleĥemo naskita) estas germana kristnaska kanto. Ĝi esprimas profundan amon kaj sindonon al la novnaskita infano Jesuo.

La tekston de la kanto verkis Friedrich Spee. Ĝi publikiĝis unue kiel poemo en 1637, du jarojn post la morto de ĝia aŭtoro. Jam en 1638 ĝi publikiĝis ankaŭ kiel kanto, kun melodio de franca popola kanto de 1599.

La kanto en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La germana originalo havas 6 strofojn. Esperanta traduko de la strofoj 1, 2 kaj 4 de Albrecht Kronenberger el la jaro 1993 aperis en 2001 en ADORU (n-ro 218). En 2021 Christoph Dalitz publikigis filmeton ĉe YouTube, en kiu li kantas la unuajn du strofojn de tiu traduko, akompanante sin per liuto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]