Zugarramurdi
Aspekto
Zugarramurdi | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 31710 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 231 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 16′ N, 1° 32′ U (mapo)43.2693436-1.5416354Koordinatoj: 43° 16′ N, 1° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 205 m [+] | ||
Areo | 5,649 km² (56 4.9 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zugarramurdi [+] | |||
Zugarramurdi estas urbeto en la nordokcidento de Navaro.
La urbeton formas kvin kvartaloj: Azkar, Etxartea, Madaria, Olasur kaj Zugarramurdi mem.
Ĝi formas la aron Xareta kune kun la urbetoj Ainhoa, Sara kaj Urdazubi.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Jasokunde (konstruita inter 1781 kaj 1784).
- Kapelo de Nia Sinjorino de la Rozario.
- La kavernoj de Zugarramurdi aŭ la sorĉistinaj kavernoj. Ili estas kavernoj kreitaj de la rivereto Olabidea (konata per la nomo La Infera rivereto), la plej granda longas 100m, larĝas 20m kaj altas 30m. Flanke de la kavernoj troviĝas akelarrea (eŭske: kaproherbejo), kie, laŭ la tradicio (kaj laŭ la Inkvizicio), la sorĉistinoj kuniĝis nokte. Tial la sorĉistinaj kuniĝoj nomiĝas akelarre (sabatorgio) en kelkaj lingvoj. Nuntempe, ĉirkaŭ la somera solstico, en la nokto de Sankt-Johano, oni festenas kaj adoras la lumon kaj la fajron.