Zum Arabischen Coffe Baum
Zum Arabischen Coffe Baum | |||
---|---|---|---|
kafejo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 20′ 28″ N, 12° 22′ 22″ O (mapo)51.341112.3729Koordinatoj: 51° 20′ 28″ N, 12° 22′ 22″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.stadtgeschichtliches-museum-leipzig.de/site_english/coffebaum/index.php | ||
La lepsika kafejo Zum Arabischen Coffe Baum estas kultur- kaj arthistoria konstrumonumento (unuafoje menciita en 1556) kaj apartenas – krom Café Procope en Parizo – al la plej malnovaj kafejoj de Eŭropo. Ekde 1711 pruveble estas servata kafo. Multaj elstaruloj vizitas regule la ejon, ekz. ekde la jaro 1833 Robert Schumann kaj pluaj muzikkolegoj renkontiĝis ĉe kutimtablo en „Coffe Baum“.
Nuna uzado
[redakti | redakti fonton]Disdonite sur pluraj etaĝoj en la domo troviĝas nuntempe restoracio kaj pluraj kafejoĉambroj. Krom al la gastronomio la domo servas kiel muzeo. Kiel parto de la Urbhistoria Muzeo je Lepsiko ĝi montras ekspozicion pri la historio de la kafo en Lepsiko. En 16 ĉambroj la muzeo prezentas eksponaĵojn el 300 jaroj de saksa kafekultura historio, ekz. kafomuelilojn, kafeporcelanon el Meissen, kafotasojn, rostilojn kaj kafepreparilojn.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Eksterkutima domosigno el la jaro 1720 donis al la domo ĝian nomon „Zum Arabischen Coffe Baum“ (Ĉe la araba kafoarbo): La baroka skulpturaĵo montras orientalulon, kiu donas al putto pladeton da kafo. Tiel ĝi simboligas la historion de kafo kiel kulturdonaco de la orientumo al la okcidentumo.
Famaj gastoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭgusto la forta (1670–1733), princo-elektisto de Saksio, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio
- Johann Christoph Gottsched (1700–1766), germana verkisto
- Christian Fürchtegott Gellert (1715–1769), germana poeto kaj moralfilozofo
- Gotthold Ephraim Lessing (1729–1781), germana poeto
- Johann Wolfgang von Goethe (1749–1832), germana poeto, teatrestro, natursciencisto kaj ŝtatisto
- Napoléon Bonaparte (1769–1821), franca imperiestro kaj militestro
- Robert Schumann (1810–1856), germana komponisto kaj pianisto
- Franz Liszt (1811–1886), germanhungara komponisto kaj pianisto
- Richard Wagner (1813–1883), germana komponisto
- Johann Sebastian Bach (1685–1750), germana komponisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝaro de „Coffe Baum“ Arkivigite je 2010-03-16 per la retarkivo Wayback Machine