Saltu al enhavo

Zvenigorod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zvenigorod (stacio).
Zvenigorod
ruse Звени́город
Urbo
Vido al centro de urbo desupre
Blazono
Oficiala nomo: Звенигород
Lando Rusio
Regiono Moskva provinco
Municipo Urboteritorio Zvenigorod
Rivero Moskva
Situo Moskva provinco
 - alteco 150 m s. m.
 - koordinatoj 55° 44′ N 36° 51′ O / 55.733 °N, 36.850 °O / 55.733; 36.850 (mapo)
Areo 48,1 km² (4 810 ha)
Loĝantaro 19 279 (2015)
Denseco 400,81 loĝ./km²
Unua skriba mencio 14-a jarcento
Urbestro Aleksandr Smirnov
Horzono MT (UTC+4)
Poŝtkodo
Kodo 46 430
Vikimedia Komunejo: Zvenigorod
Retpaĝo: http://www.zvenigorod.ru/

Zvenigorod (ruse Звени́город) estas urbo en Moskva provinco (Rusio) okcidente de Moskvo situanta sur ambaŭ bordoj de rivero Moskva en eka parto de Klin-Dmitrova altaĵo. Ĝi estas sola loĝloko de administra urboteritorio Zvenigorod.

La urbo okupas areon 48,1 km2. En 2015 ĝi havas 19 mil loĝantojn. Interurba telefona kodo estas 09632, enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.

Zvenigorod estas historia urbo: ĝi ekzistas ekde 12-a jarcento. De plej frua epoko restis arkitekturaj vidindaĵoj, al ili apartenas restaĵo de kremlo kun kirko de Endormiĝo de Dipatrino konstruita en 15-a jarcento. Proksime al Zvenigorod situas malnova monaĥejo de Savva.

Ĉirkaŭaĵoj de Zvenigorod (ĉefe laŭ rivero Moskva) havas multajn arkitekturajn kaj naturajn vidindaĵojn; tie situas multaj ripozejoj kaj somerloĝejaroj de plej influaj aŭ riĉaj rusianoj (inter ili ĉefaj ŝtatagantoj).

En rusa lingvo Zvenigorod (Звенигород) havas proksimuman signifon "sonora urbo" (город ruslingve signifas urbon): eble ĝiaj unuaj loĝantoj venis el samnoma urbo ĉirkaŭ Kievo kaj elektis saman loknomon. Pro la nomo blazono de Zvenigorod enhavas sonorilon.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Zvenigorod.
Restaĵo de kremlo (Gorodok)

Unuaj loĝlokoj de finn-ugroj kaj baltoj tie estis en 15-a5-a jarcentoj a.K.

Laŭ rezultoj de elfosado urbo Zvenigorod estis fondita de princo Georgo la Longbraka en 12-a jarcento kiel fortikaĵo (Kremlo) sur alta maldekstra bordo de rivero Moskva. Ĝi havis gravan signifon defendante Moskvon de okcidenta flanko. Unua skriba mencio tamen apartenas nur al jaro 1339 (en ordono de princo Ivano Kalita).

Situanta proksime al Moskvo Zvenigorod estis detruita de mongoloj en 1230-aj jaroj, poste dum atako de Toĥtamiŝ en 1382 kaj Jedigej en 1408. Malgraŭ tio ĝi plue kreskis kaj ekonomie evoluadis.

Kirko de Endormiĝo de Dipatrino — ĉefa preĝejo de Zvenigorod dum epoko de princo Jurij

En 14-a15-a jarcentoj la urbo estis centro de subprinclando Zvenigorod kiel parto de Grandprinclando Moskvo. En 13891434 Zvenigorod estis posedata de dua filo de Dmitrij Donskoj princo Jurij kaj estis lia ĉefa sidejo. Jurij de Zvenigorod estis tiom forta kaj influa ke li povis fariĝi Grandprinco de Moskvo. En 1433 li kun helpo de siaj filoj sukcesis senbatale atingi moskvan kaj tutrusian estrecon portempe forpelinte sian ĉefan kontraxŭulon Vasilij la 2-a; tamen lia morto en 1434 malebligis al li atingitan regaton kaj ekis longan militon inter mova princo kaj filoj de Jurij.

Dum regado de Jurij urbo Zvenigorod atingis egan sukceson kaj eĉ faris proprajn monerojn. Tiam laŭ ordono de princo Jurij estis konstruita kirko de Endormiĝo de Dipatrino kaj fondita monaĥejo de Savva.

Fina aliĝo de Zvenigorod al Moskvo okazis en 1492. Dum malnova historio de Zvenigorod aperis du loĝataj urbopartoj: Malsupra (apud kremlo) kaj Supra (trans rivero Moskva).

Monaĥejo de Savva nuntempe

Zvenigorod estis grave damaĝita dum Granda Malordo (eko de 17-a jarcento). En 1605 ĝin atakis taĉmentoj de Falsa Demetrio la 1-a. En 1607 ĝi estis pli detruita de Falsa Demetrio la 2-a. Portempe ĝi estis okupita de pollandanoj. Post la Malordo ne estis restarigita monaĥejo de Laŭdego situinta en Malsupra loĝloko kaj kelkaj preĝejoj.

Sed monaĥejo de Savva atingis novajn sukcesojn: en 17-a jarcento ruslanda caro Aleksej Miĥajloviĉ elektis ĝin por si kiel ĉefa kaj ordonis alikonstruadon. En mezo kaj fino de la jarcento estis starigitaj preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj: muro, cara kaj carina palacoj, novaj kirkoj, manĝejo kaj aliaj. Ankaŭ poste en Savva monaĥejo okazis multaj gravaj historiaj eventoj.

En sama jarcento en Zvenigorod ekestis kaj funkciis kelkaj feruzinoj Post jarcento en 1781 imperiestrino Katerina la 2-a faris la urbon centro de distrikto; en 1784 Katerina ordonis organizi regulan planadon de urbo. En tia stato Zvenigorod restis ĝis 20-a jarcento.

En 1917 en Zvenigorod okazis revolucio. Dum postaj jaroj evoluado de Zvenigorod prirapigiĝis: en 1919 tien estis malfermita fervojo, en 1932 ekiĝis radioelsendado.

Dum Dua mondmilito proksime al urbo okazis bataloj.

Post milito Zvenigorod fariĝis ŝatata loko por vojaĝantoj (jam ekde multaj loĝantoj de moskva regiono atentigis pri bela apuda naturo kaj piedvojaĝideco de la regiono). Apude aperis multaj konataj ripozejoj.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro laŭ jaroj (en miloj)[1]:

1856 1859 1897 1926 1931 1939 1959 1970 1979 1989 1992 1996 1998 2000
2,4 1,7 2,4 3,1 3,7 6,3 8,8 10,6 12,3 15,8 15,5 15,0 14,5 14,0
2001 2003 2005 2006 2007 2008 2010 2011 2012 2013 2014
13,7 12,2 13,7 13,4 13,1 12,9 12,9 16,4 16,9 17,3 18,2

Ĉefa kaj sola oficiala lingvo estas rusa lingvo.

Urboteritorio Zvenigorod

[redakti | redakti fonton]

Urboteritorio Zvenigorod estas subprovinca administra unuo de Moskva provinco, ĝia centro kaj sola loĝloko estas urbo Zvenigorod. Urboteritorio Zvenigorod estas plene ĉirkaŭigita de teritorio de distrikto Odincovo.

Urbestro de Zvenigorod estas Leonid Stavickij.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Aŭtomobila transporto

[redakti | redakti fonton]

Zvenigorod estas kunligita kun Moskvo per aŭtovojo laŭ bordo de rivero Moskva. En la urbo ĝi kruciĝas kun Eta Moskva cirklo.

Zvenigorod atingeblas de Moskvo per pasaĝeraj aŭtobusoj:

  • № 452 de metrostacio "Kuncevskaja" (linioj 030, 040);
  • № 455 de metrostacio "Tuŝinskaja" (linio 070);
  • № 881 de metrostacio "Strogino" (linio 030).

Krome ekzistas ofta veturado de aŭtomobila pasaĝera transporto de fervoja stacio "Golicino".

De Zvenigorod apudurbaj aŭtobusoj veturadas ĝis proksimaj loĝlokoj.

Fervoja transporto

[redakti | redakti fonton]
Konstruaĵo de fervoja stacio "Zvenigorod"
Skemo de fervoja linio de "Golicino" (sude) ĝis "Zvenigorod" (norde)

Ĝis Zvenigorod ekzistas fervoja linio de noda stacio "Golicino" situanta en urbo Golicino. Stacio "Zvenigorod" estas fina en la linio; ĝi situas ĉe suda limo de Zvenigorod; centro de urbo atingeblas perpiede aŭ per strata pasaĝera transporto.

Stacio "Zvenigorod" estas kunligita kun Belorusia stacidomo per elektrotrajnoj (tempo de veturo estas ĉirkaŭ 1 horo 20 minutoj).

En okcidenta parto de la urbo estas ankaŭ linio de apudmoskva cirkla fervojo kun kelkaj elektrotrajnoj (stacioj "192 km", "190 km", "Djudjkovo").

Kulturo kaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Zvenigorod en kulturo kaj arto

[redakti | redakti fonton]

Interesaj faktoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Paĝo en enciklopedio "Moj Gorod" (ruse)
  2. Pri "Apero" Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine en retejo de MEA MASI

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]