Emil Sali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Sali
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1921 (1921-01-22)
en Jennersdorf
Morto 17-an de aŭgusto 1985 (1985-08-17) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dendrologo
vdr

Emil Sali [ŝali], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sali Emil estis hungara inĝeniero pri arbaroj, dendrologo.

Emil Sali[1] naskiĝis la  22-an de januaro 1921(nun 1921-01-22) en Jennersdorf, li mortis la 17-an de aŭgusto 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Sali frekventis bazlernejon en Jánosháza, li maturiĝis en gimnazio en Kőszeg en 1939, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József (la aktuala fakultata kampuso tamen estis en Sopron) en 1943. Post la diplomo li estis praktikanto en la fakultato, inter 1944-1950 li estis inĝeniero en pluraj hungaraj arbaroj, poste li havis postenojn en ministerio aŭ oficejoj. Jam kiel emerito li laboris en instituto inter 1981–1985. Pli frue li kandidatiĝis en 1959, li doktoriĝis en 1974 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1946, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1947–1954. Li ricevis premiojn inter 1955-1970.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Erdészeti földméréstan ("Arbara enketado", mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro, 1950, 5-a eldono: 1958)
  • A magyar erdőkből kitermelhető fatömeg ("La kvanto de ligno, kiun oni povas ĉerpi el hungaraj arbaroj", 1957)
  • A magyarországi erdők főbb jellemzői ("La ĉefaj karakterizaĵoj de hungaraj arbaroj", disertaĵo, 1958)
  • Mennyi fánk van? ("Kiom da benkoj estas?", 1966)
  • Az erdőgazdasági termelés bővítésének néhány feltétele ("Kelkaj kondiĉoj por la ekspansio de arbarproduktado", 1969)
  • A magyarországi erdők élőfakészletének vizsgálata ("Ekzameno de la stoko de viva ligno en hungaraj arbaroj", disertaĵo, 1973)
  • Erdőrendezésünk fejlődése és további feladatai ("La evoluo kaj pluaj taskoj de nia arbara administrado", 1975)
  • A fatermelési táblák megbízhatóságáról ("Pri la fidindeco de lignoproduktaj tabuloj", 1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.