Saltu al enhavo

Erika Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la verkistino Erika Mann (1905–1969). Oni ne konfuzu ŝin kun la samnoma politikistino Erika Mann (nask. 1950), membro de la Eŭropa Parlamento.
Erika Mann
Persona informo
Erika Mann
Naskiĝo 9-an de novembro 1905 (1905-11-09)
en Munkeno
Morto 27-an de aŭgusto 1969 (1969-08-27) (63-jaraĝa)
en Zuriko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kilchberg cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Erika Mann
Familio
Patro Thomas Mann Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Katharina Mann Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elisabeth Mann-Borgese, Monika Mann (en) Traduki, Golo Mann, Michael Mann (en) Traduki kaj Klaus Mann Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Wystan Hugh Auden (1935–1969)
Gustaf Gründgens (1926–1929) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Therese Giehse Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
teatra aktoro
verkisto de porinfana literaturo
publikigisto
eseisto
ĵurnalisto
aŭtobiografo
scenaristo
verkisto
milita ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Eseo, ĵurnalismo, opinia ĵurnalismo, ĵurnalismo pri milito, kabaredo kaj aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erika Julia Hedwig MANN (naskiĝis la 9-an de novembro 1905 en Munkeno, mortis la 27-an de aŭgusto 1969 en Zuriko, Svislando) estis germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino. Ŝi estis la filino de Thomas Mann, la fratino de Klaus Mann kaj Golo Mann kaj la nevino de Heinrich Mann.

La verkaro de Erika Mann konsistas ĉefe el infanliteraturo, rakontoj, eseoj, vojaĝraportoj, biografioj kaj tekstoj por la kontraŭnazia kabaredo Die Pfeffermühle kun kiu ŝi tre sukcese turneis tra Eŭropo. La nomon Die Pfeffermühle (la pipra muelilo) inventis ŝia patro Thomas Mann. En la jaro 1933 Erika Mann elmigris al Svislando, kvar jarojn poste al Usono. Tie ŝi provis daŭrigi sian kabaredan laboron (nomante la entreprenon The Peppermill), sed ne gajnis tiel grandajn sukcesojn kiel en Eŭropo. En 1952 ŝi revenis al Svislando, kie ŝi restis ĝismorte.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rundherum. Das Abenteuer einer Weltreise (vojaĝraporto, kun Klaus Mann, 1927)
  • Stoffel fliegt übers Meer (infanlibro, 1932)
  • Muck, der Zauberonkel (infanlibro, 1934)
  • Zehn Millionen Kinder. School for Barbarians (eseo, 1938)
  • Escape to Life (pri la ekzila vivo, kun Klaus Mann, 1939)
  • Das letzte Jahr. Bericht über meinen Vater (biogr. pri sia patro, 1956)
  • Die Zugvögel (infanlibro, 1959)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.