Saltu al enhavo

Klaus Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Mann
Persona informo
Klaus Mann
Naskiĝo 18-an de novembro 1906 (1906-11-18)
en Munkeno
Morto 21-an de majo 1949 (1949-05-21) (42-jaraĝa)
en Cannes
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Trodozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cannes (Grand Jas) Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko MunkenoBavario vd
Ŝtataneco Usono (1943–)
Nazia Germanio (1933–1943)
Vajmara Respubliko (1919–1933)
Germana Imperiestra Regno (1906–1918) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Wilhelmsgymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Thomas Mann Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Katharina Mann Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Monika Mann (en) Traduki, Elisabeth Mann-Borgese, Erika Mann, Golo Mann kaj Michael Mann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Heinrich Mann (onklo)
Viktor Mann (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
romanisto
poeto
literaturkritikisto
tradukisto
scenaristo
aŭtobiografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Romano Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Der fromme Tanz, Mephisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klaus MANN (* la 18-an de novembro 1906 en Munkeno, † la 21-an de majo 1949 en Cannes, Francio) estis germana verkisto. Li estis filo de Thomas Mann, frato de Erika Mann, Elisabeth Mann kaj Golo Mann kaj nevo de Heinrich Mann.

En la 1920-aj jaroj Klaus Mann ĉefe laboris por la teatro, eĉ aktoris kune kun sia fratino Erika en sia memverkita dramo Anja und Esther. Kontraste al sia patro Thomas, Klaus Mann neniam kaŝis sian gejecon, eĉ verkis romanon (Der fromme Tanz) pri la temo, kvankam samseksemo en tiu ĉi tempo estis laŭleĝe malpermesita.

En 1933 li fuĝis de la nazioj, unue al Francio, poste al Nederlando kaj al Usono, kie li en la jaro 1943 fariĝis usona civitano. Mann mortis en 1949 pro trodozo da dormigiloj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anja und Esther (dramo, 1925)
  • Revue zu Vieren (komedio, 1926)
  • Der fromme Tanz (romano, 1926)
  • Heute und Morgen (eseo, 1927)
  • Kind dieser Zeit (membiografio, 1932)
  • Symphonie pathétique (romano, 1935)
  • Mephisto. Roman einer Karriere (romano, 1936)
  • Der Vulkan (romano, 1939)
  • The Turning Point (membiografio, 1942)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.