Saltu al enhavo

György Pallavicini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Pallavicini
György Pallavicini en 1917
György Pallavicini en 1917
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1881 (1881-12-05)
en Budapeŝto
Morto 4-an de januaro 1946 (1946-01-04) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ede Pallavicini Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Borbála Andrássy (1911–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Antal Pálinkás-Pallavicini, György Pallavicini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Margrafo György Pallavicini [djordj palaviĉini], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Pallavicini György Mária Arthúr József Ede István Gusztáv Károly estis hungara politikisto, parlamentano, senatano. Lia patro estis Ede Pallavicini.

György Pallavicini[1] naskiĝis la  5-an de decembro 1881(nun 1881-12-05) en Budapeŝto, li mortis la 4-an de januaro 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Pallavicini maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Inter 1903-1905 li estis nobela juĝisto en Somogy (reĝa departemento), poste parlamenta deputito (1906-1918), en la lasta jaro ankaŭ subministro. Li estis ankaŭ senatano inter 1908-1918. Dum la Hungara Sovetrespubliko li vivis en Vieno, post ties fiasko li hejmenvenis kaj estis aktiva en la politika vivo, eĉ denove parlamentano (1920-1926, 1931-1935). Dum la 2-a mondmilito li ne apogis Hitleron. Li edziĝis en 1911, lia edzino Borbála Andrássy naskis 4 gefilojn inter 1912-1922.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]