Saltu al enhavo

János Irinyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Irinyi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1817 (1817-05-17)
en Albiș
Morto 17-an de decembro 1895 (1895-12-17) (78-jaraĝa)
en Vértes
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Johann Irinyi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o József Irinyi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
inventisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János IRINYI [jAnoŝ irinji], hungare Irinyi János estis hungara kemiisto kaj inventisto.

János Irinyi

Li naskiĝis en la 18-an de majo 1817 en Transilvanio, en Albis (nun Albiş (Buduslău) en Rumanio). Li mortis en la 17-an de decembro 1895 en la tiama Vértes. Lia frato estis József Irinyi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis lernejojn en Debrecen kaj Vieno. En 1836 li patentis tian alumeton, kiu ne eksplodas kaj brulas senbrue. Tial li ekhavis monon, el kiu li profitis la pluan lernadon en Berlino. Tie li verkis kemian faklibron. Li fondis la unuan fabrikon pri alumetoj en 1839 en Pest (urbo). Li diligente studis la kemian sistemon de Antoine Lavoisier. En 1848-1849 li partoprenis la hungaran liberecbatalon, kiel ĉefa respondeculo pri kemiaĵoj kaj eksplodaĵoj. Poste li estis kondamnita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio

Notoj[redakti | redakti fonton]