Kálmán Mészöly
Kálmán Mészöly | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
futbala defendanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 16-an de julio 1941 en Budapeŝto | ||
Morto | 21-an de novembro 2022 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Kálmán Mészöly [mEsoj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészöly Kálmán estis hungara futbalisto (defendisto), trejnisto, tornisto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2e/M%C3%A9sz%C3%B6ly_K%C3%A1lm%C3%A1n_%C3%A9s_Nyilasi_Tibor_Rfortepan_56048.jpg/220px-M%C3%A9sz%C3%B6ly_K%C3%A1lm%C3%A1n_%C3%A9s_Nyilasi_Tibor_Rfortepan_56048.jpg)
Kálmán Mészöly[1] naskiĝis la 16-an de julio 1941 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de novembro 2022.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Kálmán Mészöly komence futbalis en junulara teamo de lok a klubo inter 1952–1958, tiutempe li lernis por esti tornisto. Inter 1959–1972 li apartenis al elita klubo Vasas, kie li ludis 279-foje kaj trafis 32 golojn. Intertempe li estis hungara ĉampiono kvarfoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1961-1971 resume 61-foje kun 5 goloj. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo en 1976, inter 1971-1995 li estis trejnisto enlande kaj eksterlande, ankaŭ ĉe la hungara nacia teamo. Li havis 2 filojn, la samnoma filo estis ankaŭ futbalisto kaj trejnisto. Li ricevis kelkajn premiojn.