Márton Istvánovits
Márton Istvánovits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1930 en Toponár |
Morto | 7-an de aprilo 1991 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | etnografo • folkloristo • filologo |
Márton Istvánovits [iŝtvAnoviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Istvánovits Márton estis hungara folkloristo, filologo.
Márton Istvánovits[1][2] naskiĝis la 15-an de septembro 1930 en Toponár (nuntempa urboparto de Kaposvár), li mortis la 7-an de aprilo 1991 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Márton Istvánovits akiris etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. En la lasta studjaro li praktikadis en etnografia muzeo en Budapeŝto, poste li estis aspiranto en Ŝtata Universitato de Tbiliso 4 jarojn. En 1959 li kandidatiĝis el filologio, kiun oni valorigis post la hejmenveno al Budapeŝto. Inter 1959-1962 li estis lektoro en la Universitato Loránd Eötvös, poste li laboris en la Hungara Scienca Akademio ĝis sia morto. Komence li esploris kaŭkazajn fabelojn, legendojn, mitojn, epopeojn, poste komparis ilin al la internacia legendaro. Li ankaŭ tradukis ilin, sed ili aperis nur postmorte. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1956 kaj 1958.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Grúz adatok az építőáldozattal kapcsolatos monda- és balladatípus elterjedéséhez. (1958)
- Adatok a besenyők történetéhez a grúz krónikák alapján. (1963)
- A kaukázusi grúzok és a pireneusi baszkok. (1976)
- Új elmélet az indoeurópai nyelvek és népek eredetéről. (1988)
- A hétfejű Zarvas. Kaukázusi mítoszok, népmesék, mondák. (elektitaj tradukaĵoj, 2005)
- Nartok. Kaukázusi hősi mondák. (kuntradukinto, 2009).