Sarolta Pécsiné Ács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarolta Pécsiné Ács
Persona informo
Naskonomo Ács Sarolta
Naskiĝo la  8-an de septembro 1904(nun 1904-09-08)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Köbölkút
Morto la 31-an de oktobro 1986
en  Hungario Baja
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Sarolta Pécsiné Ács [ŝarolta pEĉinE Aĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pécsiné Ács Sarolta estis hungara instruisto, muzeestro. Ŝia plena geedziĝa nomo estis Pécsi Ferencné Ács Sarolta.

Sarolta Pécsiné Ács[1] naskiĝis la  8-an de septembro 1904(nun 1904-09-08) en Köbölkút (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Gbelce en Slovakio), ŝi mortis la 31-an de oktobro 1986 en Baja.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sarolta Pécsiné Ács maturiĝis kaj akiris pedagogian licencon en 1922, poste ŝi instruis en diversaj bazlernejoj de Kalocsa, sed inter 1945–1963 en muzika lernejo en la sama urbo. Ekde 1963 ĝis la emeritiĝo en 1970 ŝi estis muzeestro de la loka muzeo. Tamen kiel pensiulo ŝi faris laborojn por la muzeo. Intertempe kun sia edzo fondis popoldancistan ensemblon en 1967. En la muzeo ŝi okupiĝis pri popolaj kulturo kaj arto, ankaŭ pri infanludoj. Ŝi edziniĝis en 1928. Ŝi ricevis premiojn en 1974 kaj postmorte en 1997.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az alapkészségek tanításának korszerű – pavlovi – metodikai lehetőségéről. (kunaŭtoro, 1962)
  • Kalocsa népművészete. (1970; 3-a eldono: 1978)
  • Népi gyermekjátékok Kalocsa környékén. (1978; 2-a eldono: 1981; tralaborita: 2002)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio "Ács Sarolta" estis fondita en 1996
  • memortabulo (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.