Saltu al enhavo

Silvio Gesell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvio Gesell
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1862 (1862-03-17)
en Sankt-Vith
Morto 11-an de marto 1930 (1930-03-11) (67-jaraĝa)
en Eden Gemeinnützige Obstbau-Siedlung
Mortokialo Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Friedhof Oranienburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater gimnazio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
entreprenisto
politikisto
komercisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La natura ekonomia ordo
vdr

Johann Silvio GESELL (n. 17-an de marto 1862 en Sankt-Vith (tiam Germana Regno, hodiaŭ Belgio); m. 11-an de marto 1930 en la fruktkultiv-kooperativo Eden apud Oranienburg). Li estis komercisto, financteoretikisto kaj la fondinto de la liberekonomi-teorio.

Silvio Gesell elmigris en 1887 al Argentino. Sub la ekonomiaj krizoj de la lando, kiuj negative influis lian komercagadon, li komencis principe pripensi la ekonomian sistemon kaj ekevoluigis sian unuan monteorion. La kernideo de lia teorio estas la ideo, ke la mono devas flui, kaj li kreis tial la ideon de negativa interezo (negativa mono) por konservado de mono. Mono devus esti nur interŝanĝrimedo. Li ankaŭ kreis la koncepton de interŝanĝringoj, tio estas komunumo de personoj kaj entreprenoj kiuj anstataŭ mono akceptas servo- aŭ varbonhavojn. En la historio estiĝis multaj tiaj interŝanĝcirkloj, sed du, nome la WIR-Banko-Kooperativo en Svislando kaj Barter en Usono, atingis efektivan ekonomian signifon.

Gesell revenis 1892 al Eŭropo. Post mallonga restado en Germanio li translokiĝis al Les Hauts Geneveys en la Kantono Neŭŝatelo en Svislando. Krom agrikultura laboro li kreis revuon pri terenreformo, kiu tamen en 1903 ĉesis aperi pro monmanko. De 1907 ĝis 1911 li denove loĝis en Argentino por poste reveni al Germanio. Li ekvivis en la fruktkultiv-kooperativo Eden en Oranienburg en la nordo de Berlino. Gesell en sia revuo "Der Physiokrat", kiun li eldonis kun Georg Blumenthal en 1914 propagandis la terenreformon. La revuo estis en 1916 definitive malpermesita. 1916 li denove forlasis Germanion kaj iris al Svislando. 1919 Ernst Niekisch vokis lin al Munkeno kiel membro de la revolucia registaro. Post la sanga fino de la Konsilantara Respubliko li estis plurmonate enkarcerigita sed poste liberigita de munkena rapidtribunalo.

Li retiriĝis tiam al Berlino, iris 1924 ankoraŭfoje al Argentinio por poste definitive reveni al Oranienburg, kie li mortis la 11-an de marto 1930 pro pulminflamo.

La ideoj de Silvio Gesell forte influis svisajn esperantistojn kiel Georg Rotach kaj Paul Enz. Ĉi-lasto fondis en la jaro 1934 la WIR-Kooperativon, kiu estas unu el la malmultaj institucioj sur la bazo de la idearo de Gesell, kiuj en la praktiko sukcesis kaj ĝis hodiaŭ pluekzistas. Unu lia adepto estis la aŭstra pastro kaj teologo Johannes Ude.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La fama brita ekonomikisto J.M. Keynes asertis, ke la estonto lernos pli de la spirito de Gessel, ol de tiu de Marks. La prezentata verko celas popularigi liajn pensigajn teoriojn pri libera tero kaj libera mono, en ĉi tiu eldono de Universala Ligo, mondfederista organizaĵo esperantista, kiu per ĝi festas la 40-jaran datrevenon de sia fondìĝo en 1942.

Per facila rakonto la aŭtoro akompanas nin tra ĉio, kio okazas al kolonio de hispanaj elmigrintoj sur fora perdita insulo. Kiel en "Vojaĝo al Kazohinio", ankaŭ ĉi-kaze spicas gutoj da ironio ie kaj tie, kvankam eble malpli gaje. Samtempe la aŭtoro bildiĝas per klara metaforo, kiu konsistigas la rakonton, kiel povas absurdaj decidoj pri monpolitiko ruinigi tutan popolon malgraŭ antaŭa prospero. La procezo estas iom paralela al tiu de "La Besto-Farmo"; nur, ke ĉi lasta verko aperis 22 jaroj poste, t.e. en 1944. Kaj estas tre kurioze, ke ambaŭkaze ŝanĝoj apenaŭ notindaj faras pure kapitalisman sociordon el komenca komunisma stato. Sed en la verko de Gesell, malsame ol kiel en tiu de Orwell, tio okazas "demokratie". Krome, aperas klaraj konkretaj instruoj kaj atentigoj ne nur pri ekonomiko, sed ankaŭ pri politiko. Krom lerni ekonomikon, oni povas ankaŭ nur ĝui la fabelon, ĉar la lingva ĝusteco senĝene kaj senreziste cedas al la intereso por la temo. Tiu intereso vekiĝas ŝtele, kaj konstateblas nur, kiam oni rimarkas sin kvazaŭ partopranantan en la diskutoj de la roluloj; des pli, ju pli oni proksimiĝas al la lastaj paĝoj, ĉar tie la situacio pli similas al la nia. Resume, konstruema kritiko pri ekonomika politiko, kiu proponas "trian vojon" preter socialismo kaj kapitalismo, ankaŭ atentinda pro siaj rakontecaj kvalitoj.

Rikardo F. Albert R. Boletín n274 (mar 1986) 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Silvio Gesell » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»