Ágnes Zsigmond
Ágnes Zsigmond | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zsigmond Ágnes |
Naskiĝo | 24-an de majo 1952 en Kiskunhalas |
Morto | 2-an de junio 2019 (67-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1975) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto |
Ágnes Zsigmond [Agneŝ ĵigmond], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Zsigmond Ágnes, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Gregus Gézáné kaj Frank Endréné.
Ágnes Zsigmond[1] naskiĝis la 24-an de majo 1952 en Kiskunhalas, ŝi mortis la 2-an de junio 2019 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágnes Zsigmond maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste ŝi akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1975. Post la diplomo ŝi praktikadis helpe de stipendio 5 jarojn en la universitato, poste ŝi doktoriĝis, pli poste ŝi estis asistanto 4 jarojn. Inter 1986–1993 ŝi estis lektoro, poste docento ĝis sia morto. Interrompe ŝi esploris en en:Southern Illinois University Carbondale (1984–1985), Liono (1993-1994) kaj en:University of Texas at Dallas, krome ŝi instruis ankaŭ en Universitato de Stokholmo (2002 kaj 2003) kaj en:Seton Hall University (2001). Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1993 kaj doktoriĝis en 2007 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia ĉeftemo estis la katalizoj. Ŝi edziniĝis dufoje, dum la unua geedziĝo ŝi naskis 2 filojn en 1975 kaj 1980.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- The Static Microreactor Technique. A New Simle Method for Determination of Kinetic Parameters of Gas–Phase Heterogeneous Catalytic Reactions. (kunaŭtoro, 1977)
- Cycloalcanes. (kunaŭtoro, 1985)
- Átmenetifém-katalizátorok felületének jellemzése kémiai módszerekkel. (disertaĵo, 1992)
- Térkémiai tényezők szerepe szénhidrogének fémeken végbemenő átalakulásain. (kunaŭtoro, 1992)
- Szerveskémiai gyakorlatok. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 2002, 4-a eldono: 2014 kaj represoj)
- Szelektív szintézisek heterogenizált fémkomplexeken. (disertaĵo, 2006)
- Iron Phthalocyanine as New Efficient Catalyst for Catalytic Transfer Hydrogenation of Simple Aldehydes and Ketons. (kunaŭtoro, 2016).