Ágost Gyulai
Ágost Gyulai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1868 en Peŝto |
Morto | 14-an de septembro 1957 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 5/2-1-142 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Parencoj | Béla Erődi (bopatro) ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto universitata instruisto mezlerneja instruisto tradukisto ![]() |
Ágost Gyulai [Agoŝt djulai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyulai Ágost estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, literaturhistoriisto, tradukisto, membro de Societo Kisfaludy. Lia nomo estis Griesbach aŭ Grieszbach ĝis 1895.
Ágost Gyulai[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1868 (laŭ wikidata la naskiĝtago estas la 14-a) en Pest (urbo), li mortis la 14-an de septembro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágost Gyulai maturiĝis en katolika gimnazio en Budapeŝto en 1886, poste li akiris filozofian kaj pedagogian diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1891, respektive 1895. Post la unua diplomo li instruis en pluraj gimnazioj en la ĉefurbo, inter 1903–1920 en kvazaŭaltlernejo, kiun li gvidis inter 1921–1928, dum ene li establis Gimnastikan Altlernejon, Tie li estis la unua rektoro (1925–1928), poste li instruis ĝis la pensiuliĝo en 1933, tamen li instruis plu ĝis 1944. Pli frue li instruis ankaŭ en Scienca Universitato István Tisza (1918–1933). Li okupiĝis pri kremo de la hungara literaturo, pedagogia scienco, krome li tradukis. Lia edzino naskis 4 filojn kaj li ricevis unufoje premion.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A budetini monda. (studo kaj disertaĵo, 1891)
- Arany és Petőfi barátsága. (1899)
- Shakespeare Magyarországon. (1908, ankaŭ angle)
- A háború és az irodalom. (1915)
- Nemzeti olvasókönyv a népiskolák IV. osztálya számára. (kunredaktoro kun ilustraĵoj de Gusztáv Morelli, 1920; 3-a pligrandigita eldono: 1922)
- Az anyanyelv szerepe és jelentősége az iskolában. (1938)
- Szent István király Intelmeinek első pedagógiai feldolgozása. (1938)
- Arany János népdalgyűjteménye. (kompilaĵo kun Zoltán Kodály kaj Bence Szabolcsi, 1952, denove: 2011)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Anatole France legendáiból. (1902)
- Herbert Wells: A tenger útonállói. (1922)
- Thomas Mann: Fiorenzia. (dramo, 1923)
- Mistral három szonettje. (1931)
- Moritz Hartmann: A chilloni fogoly. (1957)