Saltu al enhavo

Bence Szabolcsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bence Szabolcsi
Persona informo
Naskonomo Szabolcsi Bence Győző
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1899 (1899-08-02)
en Budapeŝto
Morto 21-an de januaro 1973 (1973-01-21) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 6/1-1-51 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanafrancahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lepsiko - muzikscienco, bildartohistorio, historio (1921–1923)
Muzikakademio Franz Liszt - komponado (1917–1921)
Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco, historio de literaturo, filozofio (1917–1920) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Bence Szabolcsi
Memorigilo Bence Szabolcsi
Familio
Patro Miksa Szabolcsi Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Lajos Szabolcsi Redakti la valoron en Wikidata
Infano Éva Szabolcsi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Miklós Szabolcsi (nevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikologo
muzikkritikisto
universitata instruisto
muzikhistoriisto
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Bence Szabolcsi [sabolĉi], laŭ la hungara skribmaniero Szabolcsi Bence estis hungara muzikhistoriisto, muzikkritikisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Miksa Szabolcsi.

Bence Szabolcsi naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de januaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Bence Szabolcsi devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Lejpcigo. Li estis kunredaktoro de hungarlingva "Muzika Leksikono". En la 1920-aj jaroj kaj iom poste li kolektis hungarajn popolkantojn ankaŭ eksterlande. Post la 2-a mondmilito li instruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, dume li redaktis diversajn muzikajn periodaĵojn. En 1961 li fondis arĥivon nomatan pri Béla Bartók, kiun li gvidis ĝis 1973. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1965, inter 1933-1971 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • "A magyar zenetörténet kézikönyve" (Librego de hungara muzikhistorio) 1947
  • "A magyar zene évszázadai" (Jarcentoj de la hungara muziko) 1959-1961
  • "Bevezetés a zenetörténetbe" (Enkonduko al la muzikhistorio) 1936
  • "A zene története" (Historio de la muziko) 1940
  • "A melódia története" (Historio de la melodio) 1950
  • Biografio pri Béla Bartók 1955

Elektitaj disĉiploj

[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Budapeŝto
  • premio nomata pri li