Iván Erőd
Iván Erőd | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1936 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de junio 2019 (83-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstrio |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (1957–1961) Muzikakademio Franz Liszt (1951–1956) |
Familio | |
Infano | Adrian Eröd (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ivan-eroed.at |
Iván Erőd, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erőd Iván estis hungara-aŭstra komponisto, pianisto, altlerneja instruisto. Lia avo estis Bernát Ney, lia onklo estis Tibor Ney.
Iván Erőd[1] naskiĝis la 2-an de januaro 1936 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de junio 2019 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Erőd lernis pianadon de György Kálmán en sia aĝo 5, post 5 jaroj de Pál Kadosa. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1950, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1951 kaj 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Szabó (komponisto), Zoltán Kodály, Bence Szabolcsi, Lajos Bárdos, Olivér Nagy, Erzsébet Szőnyi, Dénes Bartha, Antal Molnár (komponisto), András Mihály kaj Katalin Nemes. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li disidis al Aŭstrio kaj inter 1957–1961 li studis en Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno. En 1960 li ricevis aŭstran ŝtatanecon, ekde tiam li vivtenis sin el piankoncertoj. Inter 1967–1989 li ankaŭ instruis en Universitato por Muziko kaj Scena Arto je Graz, poste en simila universitato en Vieno, en la studjaro 2004 en la menciita Muzikarta Altlernejo (intertempe levita al universitato). En 1993 li rericevis la hungaran ŝtatanecon kaj eĉetis domon en Csákberény. Li ricevis eksterlandajn kaj hungarajn premiojn inter 1961-2019. Li edziĝis en 1969, lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1970-1984.
Liaj komponaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Blovtriopo, Op. 4 (1957)
- Ricercare ed Aria S. C. H. E., Op. 11 (1965)
- Tri violonaĵoj, Op. 27 (1979)
- Vesperaj imagoj, Op. 38 – Nagyzenekarra (1981)
- 2-a violonsesopo, Op. 68 (1996)
- Pici kaj Anti, Op. 85 (2009)
- Tripelkonzert, Op. 92 (2015)
Liaj disĉiploj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Georg Friedrich Haas
- Henrik Nánási
- Judit Varga
- Jörg-Martin Willnauer
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo kun foto
- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto