Ágoston Bernád
Aspekto
Ágoston BERNÁD [berna:d] estas rumania hungara literaturhistoriisto, redaktoro. Li naskiĝis en Kluĵo la 29-an de novembro 1929.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágoston Bernád akiris diplomon pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai de Kluĵo. Li instruis, redaktis du hungarajn legolibrojn, literaturan krestomation. Li estis redaktoro de la semajngazeto A Hét. Li verkis literaturhistoriajn studaĵojn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-04-19 per la retarkivo Wayback Machine