Ákos Orosz
Aspekto
Ákos Orosz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1985 (39-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2004–2008) Madách Imre High School (en) (1998–2004) Centenáriumi Általános Iskola (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Zsuzsa Gyöngy (en) (2018–2021) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.oroszakos.hu/ |
Ákos Orosz [Akoŝ oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orosz Ákos estas hungara aktoro, voĉoaktoro, gitaristo.
Ákos Orosz[1][2] naskiĝis la 23-an de novembro 1985 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ákos Orosz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2004, li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2008. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gábor Zsámbéki kaj Sándor Zsótér. Li ricevis stipendion inter 2008–2010, dum li komencis sian aktoran karieron en malgranda teatro en Budapeŝto kaj li estis tre aktiva en festivaloj. Ekde 2015 li estis membro de Gaja Teatro kaj li ofte havas filmajn rolojn. Foje-foje li gitarludis kaj buŝharmonikis. Li ricevis premiojn inter 2007-2019.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Demetrius
- La Dresado de la Megero - Tranio, ankaŭ Lucentio
- Rikardo la 2-a - grafo Thomas Mowbray
- Hamleto - Laertes
- La Venecia Komercisto - Salarino
- Anton Ĉeĥov: La Revizoro - policano
- Imre Madách:
- La mevo - Medvedenko
- Platonov - titolrolo
- Ferenc Molnár: Liliom - Ficsur
- Albert Szirmai: Mágnás Miska Mixi Récsey
- István Örkény: Tóték - majoro
- Kurt Weill-Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - Mátyás
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A vágyakozás napjai (2008) – Miklós
- #Sohavégetnemérős (2016) – Ricsi
- Nagykarácsony (2021) — Áron
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Alexander Chaplin, Ryan Reynolds, Cooper Taylor[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- X Company (serio, 2017) - unua Gestapo-ano
- Drága örökösök (serio, 2020) – detektivo de Interpol
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva oficiala paĝo kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [1]