Ármin Laszky
Aspekto
Ármin Laszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1851 en Peŝto |
Morto | 4-an de septembro 1915 (64-jaraĝa) en Oradea |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | presisto eldonisto ĵurnalisto |
LASZKY Ármin (pro. laski) estis hungara presisto, ĵurnaleldonisto, redaktoro naskita en Peŝto en 1851 kaj mortinta en Nadjvarado la 4-an de septembro 1915.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ármin Laszky studis en la presejo Athenaeum, li estis kompostisto, korektisto ĉe la Pesti Napló. De 1870 ĝis 1874 li laboris en la presejo de Ottó Hügel de Nadjvarado. En 1874 li establis presejon per apogo financa de Haas Gottlieb. Kune kun Mihály Rácz kaj László Dus li fondis la gazeton Szabadság de Nadjvarado, kies estis kunlaborantoj la renomaj verkistoj Endre Ady, Gyula Krúdy, Endre Nagy, Lajos Bíró kaj aliaj. Dum la proceso de Tiszaeszlár li eldonis la pamfleton Ellenröpirat (1881) de Márton Hegyesi kontraŭ la antisemita pamfleto Tizenkét röpirat (1880 – 1884) de Győző Istóczy.