Émile Fayolle
Émile Fayolle | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1852 en Le Puy-en-Velay |
Morto | 27-an de aŭgusto 1928 (76-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | volbo de registoj ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | militisto ![]() |
Marie Émile Fayolle (n. la 14-an de majo 1852, m. la 27-an de aŭgusto 1928) estis marŝalo de Francio.
En 1916, Fayolle ricevis la komandon de la Sesa Armeo, kiun li komandis en la batalo ĉe la Somme, sub la komando de Ferdinand Foch. Prepare al la atako en Somme, la Franca Sesa Armeo sub Fayolle atakus per 8 divizioj, forto malpliigita kompare al la originalaj 40 divizioj pro la franca necesoj en Verdun.[1] Dum la atako, Fayolle sukcese uzis kombinon de artileriaj kaj infanteriaj taktikoj por repeli la malpli bone defenditajn germanojn reen laŭ 8-mejllonga segmento de lia fronto.[2] En Aŭgusto, dum la batalo ĉe la Somme pluis, la generalo Foch, komandanto de la francaj fortoj en la Somme, vizitis la britan generalon Haig en Val Vion. Foch nomumis Fayolle, unu el la plej sukcesaj armekomandantoj de Julio, por lukti kun la britaj fortoj inter ties dekstra flanko kaj la norda bordo de la rivero Somme.[3] Dum la brit-franca atako de Somme de la 1-a de aŭgusto ĝis la 12-a de septembro, Fayolle decidis sen konsulti kun la alta komando ke liaj trupoj estis tro lacaj por lanĉi gravan ofensivon. Li poste malpliigis la partoprenon de siaj trupoj en la batalo al la 1a divizio. La britoj perdis gravan francan subtenon en sia dekstra flanko dum sia ofensivo.[4] En oktobro, francaj fortoj estritaj de Fayolle antaŭeniris preskaŭ ĝis Sailly Saillisol sukcese uzante la sistemon kombinan de artilerio-barilo.[5]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gilbert, Martin (2006). The Somme: Heroism and Horror in the First World War. New York: Henry Holt and Company. p. 49. ISBN 0-8050-8127-5.
- ↑ Gilbert, Martin (2006). The Somme: Heroism and Horror in the First World War. New York: Henry Holt and Company. p. 86. ISBN 0-8050-8127-5.
- ↑ Gilbert, Martin (2006). The Somme: Heroism and Horror in the First World War. New York: Henry Holt and Company. p. 144. ISBN 0-8050-8127-5.
- ↑ Prior, Wilson, Robin, Trevor (2005). The Somme. New Haven kaj Londono: eldonejo Yale University Press. p. 164. ISBN 0-300-11963-1.
- ↑ Gilbert, Martin (2006). The Somme: Heroism and Horror in the First World War. Novjorko: eldonejo Henry Holt and Company. p. 209. ISBN 0-8050-8127-5.
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1852
- Mortintoj en 1928
- Francaj marŝaloj
- Francaj generaloj de la 20-a jarcento
- Francaj militistoj de la Unua Mondmilito
- Francaj militistoj de la 20-a jarcento
- Homoj de la tria Franca Respubliko
- Homoj de Haute-Loire
- Titoluloj de la franca Milita Kruco 1914-1918
- Grandaj krucoj de la Honora Legio