Éva Meister
Éva Meister | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1956 (68-jaraĝa) en Hoghiz |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario ![]() |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat (–1979) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Molnár H. ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro ![]() |
Éva Meister [mejster], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meister Éva estas hungara aktoro, instruisto. Ŝia edzo estis Lajos Molnár H..

Éva Meister[1] naskiĝis la 2-an de majo 1956 en Hoghiz (Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Meister apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi frekventis kalvinanan kolegion en Sfântu Gheorghe, ŝi maturiĝis en hungarlingva gimnazio en Brașov, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István. Ŝi komencis sian aktoran karieron en hungarlingva teatro de Târgu Mureș. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn. Pro molestado de la komunistoj la familio disidis en Hungarion en 1987. En la sekva jaro ŝi estis aktoro de Teatro Szigligeti (Szolnok), poste ŝi instruis infanaktorojn kaj ŝi ankaŭ reĝisoris iliajn teatraĵojn. Samtempe ŝi estas prezentisto pri memstaraj literaturaj programoj. Ŝi ricevis hungarajn premiojn en 2015 kaj 2019.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Federico García Lorca: Vérnász - patrino; morto
- József Katona: Bánk bán - Izidóra
- Henrik Ibsen: A tenger asszonya - Bolette
- Ernő Szép: Lila ákác (muzikala versio) - Arany Hédi
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva intervjuo kun biografio kaj fotoj
- hungarlingva intervjuo kun biografio kaj fotoj
- hungarlingva intervjuo kun biografio kaj fotoj
- hungarlingva biografio