Újudvar
Aspekto
Újudvar estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa. La loknomo signifas: nova-korto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 960
- Poŝtkodo: 8778
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46°32′28″N 16°59'31″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Újudvar situas en valo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Nagykanizsa. La lasta urbo troviĝas 12, Zalakaros 13, Pacsa 25, Letenye 29 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1193 laŭ tiama hungara ortografio "Ojvduor" (la latina formo estis "Nova Curia"). Baldaŭe kavaliroj alvenis, kiuj konstruis ordenan domon. La grava loko senhomiĝis nur fine de la kontraŭturkaj bataloj. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo, apoteko, poŝto.