Bárdudvarnok
Bárdudvarnok estas unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Kadarkút. La vilaĝnomo signifas: batalhakilo-kortumisto. Ekstera parto de Bárdudvarnok estas ankaŭ feriejo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.3287/17.6855
- Areo: 49 km²
- Loĝantaro: 1200
- Poŝtkodo: 7478
- Telefonprefikso: 82
Situo
[redakti | redakti fonton]Bárdudvarnok situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Dise 16 setlejoj formas la municipon. Kaposvár troviĝas 10, Kadarkút 15 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1229 en formo "Bárd" (=batalhakilo), pri alia vilaĝo "Szerászló" [serAslO] el 1411, pri "Szentbenedek" [sentbenedek] (=Sankta Benedikto) el 1421, pri "Kaposdada" [kapoŝdada] el 1244. En 1851 el ili 3 malgrandaj vilaĝoj unuiĝis, baldaŭe aliĝis la ceteraj, la nuna nomo uziĝas ekde 1908. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, familihelpa servo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Benedikto de 1778
- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝo Kristo
- kalvinana klasikisma preĝejo de 1825
- fiŝkaptista lago (akvorezervujo)
- abatejo de 1994
- nobeldomo de Goszthonyi [gostonji] el la 19-a jarcento, kie farejo kaj muzeeto de vitraĵoj troviĝas
- farmo, kie sagistoj ekzercadas
Famulo
[redakti | redakti fonton]- en Bárdudvarnok mortis juristo István Ereky
Komunumoj pri udvar (= korto) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.vendegvaro.hu
- w.gyaloglo.hu
- w. bardudvarnok.hu