Újvárfalva
Aspekto
Újvárfalva estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. La loknomo signifas: vilaĝo de nova fortikaĵo.


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 380
- Poŝtkodo: 7436
- Telefonprefikso: 82
Situo
[redakti | redakti fonton]Újvárfalva situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Kaposvár troviĝas 23, Marcali 25, Kadarkút 28 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 15-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis en tiu loko. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1909, pli frue estis tie vilaĝetoj Korotna, Nadalos [nadaloŝ] kaj Vrácsik [vrAĉik]. Vilaĝservoj estas migra poŝto, 2 vendejoj, kuracejo, kuratoro (ĉiofaranto por la vilaĝanoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Reĝino de Rozario) en vilaĝparto Nadalos
- nobeldomo de Noszlopy [noslopi] en vilaĝparto Vrácsik el la 18-a jarcento, interne memormuzeo pri Gáspár Noszlopy, kiu tie naskiĝis kaj apartenis al herooj de liberecbatalo en 1848; pri li filmo pretiĝis
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.ujvarfalva.hu