Þórarinn Eldjárn
Aspekto
Þórarinn Eldjárn | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1949 (75-jaraĝa) en Rejkjaviko | |
Religio | ateismo vd | |
Lingvoj | islanda vd | |
Ŝtataneco | Islando ![]() | |
Alma mater | Universitato de Islando Universitato de Lund ![]() | |
Familio | ||
Patro | Kristján Eldjárn ![]() | |
Infanoj | Ari Eldjárn (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto tradukisto verkisto ![]() | |
Aktiva en | Rejkjaviko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Þórarinn Eldjárn estas naskita en Rejkjaviko 1949. Li estas filo de Kristján Eldjárn kaj frato de la verkistino Sigrún Eldjárn, kies bildlibro Praavo kaj la kotokukoj aperis en traduko al Esperanto. Post studado en la Rejkjavika Gimnazio li studis literaturon kaj filozofion en svedaj universitatoj. Li jam eldonis kelkajn poemlibrojn kaj novelarojn. Li ankaŭ verkis romanojn, teatraĵojn kaj tradukis diversajn beletrajn tekstojn.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La malkaŝantino (Opinskánandinn), novelo, en La Tradukisto, dudekunua numero, 12. novembro 1995, en traduko de la esperanta grupo en Laugarvatn (Kristján Eiríksson, Hilmar Bragason kaj Óskar Ólafsson).
- La Posedanto (Eigandinn), novelo, en La Tradukisto, tridekunua numero, 12-a de marto 1999, en traduko de Steinþór Sigurðsson.