Universitato de Islando
Universitato de Islando | ||
---|---|---|
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1911 | |
fondinto(j) | Alþingi vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 64° 8′ 26″ N, 21° 56′ 58″ U (mapo)64.140555555556-21.949444444444Koordinatoj: 64° 8′ 26″ N, 21° 56′ 58″ U (mapo) | |
lando | Islando | |
urbo | Rejkjaviko | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 14 000 vd (stato: 16-a de julio 2018) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
| ||
La Universitato de Islando (islande Háskóli Íslands) estas publika universitato en Rejkjaviko, Islando, kaj la landa plej malnova kaj plej granda institucio de supera edukado. Ĝi estis fondita en 1911, kaj unua rektoro estis la filologo Björn Magnússon Ólsen, kiu krom gvidi la universitaton forte luktis plisimpligi la ortografion de la islanda lingvo al pli da simileco inter prononcado kaj skribado. Post la fondo la universitato kreskis senhalte de malgranda funkciula lernejo al moderna multampleksa universitato, provizante instruon por proksimume 14 000 studentoj en dudek kvin fakultatoj. La fakultatoj inkluzivas la branĉojn sociaj sciencoj, homscienco, medicino, natursciencoj, inĝenierio kaj edukado de instruistoj. Centra universitata teritorio koncentriĝas ĉirkaŭ la strato Suðurgata en centra Rejkjaviko, kaj aldoniĝas pliaj universitataj instalaĵoj kaj en la urba teritorio kaj en la kampara ĉirkaŭaĵo.