Ĉathama ralo
Ĉathama ralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉathama ralo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĉathama ralo (Cabalus modestus kaj ankaŭ Ĉathaminsula ralo) estis nefluga birdo-specio de la familio de la raloj. Ĝi estis endemia de la insuloj Chatham, Mangere kaj Pitt en la Chatham-insularo en Pacifiko.[1] La Ĉathama ralo estis por la unua fojo malkovrita en Mangere en 1871, kaj nun oni konas ĝis 26 specimenojn kolektitajn tie el muzekolektoj. Ĝia maoria nomo estas "mātirakahu".[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Ĉathama ralo kaj la Difenbaĥa ralo, ambaŭ formortintaj kaj neflugkapablaj, estis simpatriaj en la Chatham-insularo. Ilia simpatrio sugestas paralelan evoluon post aparta koloniigo de la insularo fare de diversaj raledaj prauloj.[3] Genetikaj analizoj el 1997 sugestis, ke ambaŭ estis frataj taksonoj.[4] Tamen pli ĵusaj genetikaj analizoj trovis ilin ne tiom proksime rilataj ene de la radiado de Gallirallus, kaj analizo en 2014 trovis, ke la Ĉathama ralo estas frata taksono de la eble formortinta Novkaledonia ralo anstatataŭe.[5]
Formorto
[redakti | redakti fonton]La specio formortiĝis en la insulo inter 1896 kaj 1900. La specio estas konata ankaŭ el ostoj de la 19-a jarcento el la insuloj Ĉathamo kaj Pitt. ŝajne ĝi loĝis en arbustaroj kaj tufherbejoj. Ties formorton plel verŝajne okazigis predado fare de ratoj kaj katoj (enkondukitaj en la 1890-aj jaroj), habitatodetruo por havigi paŝtejojn por ŝafoj (kio detruis ĉiujn arbustarojn kaj tufherbejojn de la insulo ĉirkaŭ 1900), kaj pro paŝtado fare de kaproj kaj kunikloj. En Ĉathamo kaj Pitt, Olson sugestis, ke la formorto rezultis el konkurenco kun la pli granda Difenbaĥa ralo (ankaŭ formortinta poste), sed tion oni malakceptis kiam oni montris, ke ambaŭ specioj estis simpatriaj en Mangere.[6][7]
-
Flanke
-
Dorse
-
Ventre
-
Oblikve
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Diaforapterigo (Diaphorapteryx), kiel genro, Hawkins-diaforapterigo, Hokinsa diaforapterigo, giganta ralo de Ĉatham-insulo aŭ en morioria lingvo mehonui (Diaphorapteryx hawkinsi), estis alia formortinta specio de nefluga ralo, endemia de la Chatham-insularo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marchant kaj Higgins (1993)
- ↑ "Cabalus modestus. NZTCS". nztcs.org.nz. Alirita la 22an de Aŭgusto 2023.
- ↑ (1997) “Sympatric flightless rails Gallirallus dieffenbachiii and G. modestus on the Chatham Islands, New Zealand; morphometrics and alternative evolutionary scenarios”, Journal of the Royal Society of New Zealand 27 (4), p. 451–464. doi:10.1080/03014223.1997.9517548. Bibkodo:1997JRSNZ..27..451T.
- ↑ Trewick SA. 1997. Flightlessness and phylogeny amongst endemic rails (Aves: Rallidae) of the New Zealand region. Philosophical Transactions of the Royal Society. 352:429–446.
- ↑ (December 2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008.
- ↑ Tennyson kaj Millener (1994)
- ↑ Olson (1975c)
|