Difenbaĥa ralo
Difenbaĥa ralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kapo de Difenbaĥa ralo (Hypotaenidia dieffenbachii)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Difenbaĥa ralo (Hypotaenidia dieffenbachii, konata surloke kiel meriki aŭ mehoriki) estis specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estis malgranda, neflugkapabla, surterema birdo endemia de la Chatham-insularo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis bruna en supraj partoj kun malhelbruna strieco, ankaŭ la kapo estis bruna kun griza superokula strio kaj grizaj vangoj kaj gorĝo. La beko estis iom subenkurva, trajto kiu posedas nur la Ralo de Lord Howe inter la ankoraŭ vivantaj samgenranoj, sed tiu de la Difenbaĥa ralo estas pli markita malsupren.
Formorto
[redakti | redakti fonton]La nura registrita vivanta specimeno de Difenbaĥa ralo estis kaptita en 1840 fare de Ernst Dieffenbach, kiu estis omaĝita en la scienca kaj ordinara nomo de la specio. Ĝi iĝis formortinta pro ĉasado kaj enmetitaj predantoj, eble tuj post 1872.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Difenbaĥa ralo estis simpatria kun la neflugkapabla Ĉathama ralo (Cabalus modestus). Ilia simpatrio sugestas paralelan evoluon post aparta koloniigo de la Ĉathaman insuloj fare de komuna flugkapabla praulo, eble la Filipina ralo (Hypotaenidia philippensis).[1] Genetika analizo de 2014 trovis, ke la taksonoj ne estis aparte proksime rilataj, ĉar la Difenbaĥa ralo estus frata al la grupo de Hypotaenidia kiu inkludus la Filipinan ralon, dum la Ĉathama ralo estus en pli baza pozicio.[2] Ĝi estas ankoraŭ konsiderata en la genron Gallirallus fare de klkaj fakuloj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Flanke
-
Dorse
-
Ventre
-
Oblikve
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1997) “Sympatric flightless rails Hypotaenidia dieffenbachiii and C. modestus on the Chatham Islands, New Zealand; morphometrics and alternative evolutionary scenarios”, Journal of the Royal Society of New Zealand 27 (4), p. 451–464. doi:10.1080/03014223.1997.9517548.
- ↑ (December 2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008.
|