Filipina ralo
Filipina ralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Filipina ralo (Hypotaenidia philippensis)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Filipina ralo (laŭ la latina scienca nomo Hypotaenidia philippensis, nomita ankaŭ Brunbenda ralo) estas specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estas tre distinga kolorigita, tre disiĝema, mezgranda ralo. Tiu specio enhavas kelkajn subspeciojn troviĝantaj en multo de Aŭstralazio kaj de sudokcidenta Pacifiko, kiel ĉe Filipinoj, Novgvineo, Aŭstralio, Novzelando kaj en nombraj pli malgrandaj insuloj, kiu kovras gamon de latitudoj el tropikoj ĝis subantarkto.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson priskribis kaj bildigis la Brunbendan ralon en sia plurvoluma Ornithologie bazite sur specimeno kolektita en Filipinoj. Li uzis la francan nomon Le rasle rayé des Philippines kaj la latinan nomon Rallus Philippensis Striatus.[1] Kvankam Brisson stampis latinajn nomojn, tiuj ne kongruas kun la dunoma sistemo kaj ne estas agnoskita de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[2] Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian verkon Systema Naturae por la 12-a eldono de la 12a eldono li aldonis 240 speciojn kiuj estis antaŭ priskribitaj de Brisson en sia Ornithologie.[2] Unu el tiuj estis la Brunbenda ralo. Linnaeus inkludis skizan priskribon, stampis la dunoman nomon Rallus philippensis kaj citis la verkon de Brisson.[3] La Brunbenda ralo estis iam metita en la genron Gallirallus, sed ĝi estas nun metita en la genron Hypotaenidia, kiu estis enkondukita en 1853 fare de la germana natursciencisto Ludwig Reichenbach.[4]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Nombraj subspecioj estas agnoskitaj por la Brunbenda ralo pro la plurobla disiĝo de birdoj tra insuloj en Pacifiko, ofte sekvita de fondefikoj kaj limigita potencialo por genfluo.[5] La vekaralo en Novzelando evoluis el stirpo kun komuna praularo al la modernaj populacioj de Brunbenda ralo, kaj ŝanĝis laŭlonge de la tempo por iĝi neflugaj birdoj.
Oni agnoskis jenajn subspeciojn:[4]
- H. p. andrewsi (Mathews, 1911) – Kokos-insuloj (sudorienta Hinda Oceano)
- H. p. xerophila van Bemmel & Hoogerwerf, 1940 – Gunungapi Wetar (Banda maro)
- H. p. wilkinsoni (Mathews, 1911) – Flores (centraj Malgrandaj Sundaj Insuloj)
- H. p. philippensis (Linnaeus, 1766) – Filipinoj (escepte Palavano, kaj Zamboanga Duoninsulo tra Sulua insularo), Borneo, Sulaveso kaj satelitaj insuloj, Bali kaj Malgrandaj Sundaj Insuloj
- H. p. pelewensis Mayr, 1933 – Palau (okcidentaj Karolinoj, okcidenta Mikronezio)
- H. p. anachoretae (Mayr, 1949) – Kaniet Insuloj (nordokcidento de Manus, Insuloj Admiralitato, nordokcidento de Bismarkoj)
- H. p. admiralitatis Stresemann, 1929 – Insuloj Admiralitato (nordokcidento de Bismarkoj)
- H. p. praedo (Mayr, 1949) – Skoki (Insuloj Admiralitato, nordokcidento de Bismarkoj)
- H. p. lesouefi (Mathews, 1911) – New Hanover, Nova Irlando, Tabar kaj Tanga (nordoriento de Bismarkoj)
- H. p. meyeri Hartert, EJO, 1930 – Witu kaj Nova Britio (sudoriento de Bismarkoj)
- H. p. christophori (Mayr, 1938) – Salomonoj
- H. p. sethsmithi (Mathews, 1911) – Vanuatu kaj Fiĝioj (probable formortinta en Viti Levu kaj Vanua Levu; sudokcidenta Polinezio)
- H. p. swindellsi (Mathews, 1911) – Nov-Kaledonio inklude insuloj Loyauté
- H. p. goodsoni (Mathews, 1911) – Samoa kaj Niue (centra suda Polinezio)
- H. p. ecaudata (Miller, JF, 1783) – Tonga (centra suda Polinezio)
- H. p. assimilis (Gray, GR, 1843) – norda Norda, norda Suda kaj satelitaj insuloj de Stewart (Novzelando)
- H. p. macquariensis (Hutton, FW, 1879) – Makvora Insulo (fora sudoriento de Aŭstralio)
- H. p. lacustris (Mayr, 1938) – nordokcidenta, nordorienta, centra, sudorienta Nov-Gvineo kaj insulo Pono (nordo de nordorienta Nov-Gvineo)
- H. p. tounelieri (Schodde & Naurois, 1982) – Koralmaraj Insuloj (sudorienta Nov-Gvineo ĝis norda Nov-Kaledonio)
- H. p. mellori (Mathews, 1912) – Molukoj, nordokcidenta, suda Nov-Gvineo, Aŭstralio (escepte centra, Tasmanio) kaj Norfolkinsulo (fora oriento de Aŭstralio)
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas grandparte surterema birdo de la grandeco de malgranda hejma koko, kun ĉefe brunaj supraj partoj, fajne striece nigrablankaj subaj partoj, blanka brovo, kaŝtankolora zono de la beko al la nuko, kun sablokolora zono sur la brusto. Ĝi utiligas gamon da malsekaj aŭ humidaj vivejoj kun malalta, densa vegetaĵaro por kovro. Ĝi estas kutime tre timema sed povas iĝi tre malsovaĝa kaj aŭdaca en kelkaj cirkonstancoj, kiel ekzemple en insulaj feriejoj ene de la regiono de la Granda Barilrifo.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés 5 (French, Latin). Paris: Jean-Baptiste Bauche, p. 163–167, Plate 14 fig 1. La du steloj (**) je la starto de la fako indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur la ekzameno de specimeno.
- ↑ 2,0 2,1 (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ 4,0 4,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 13.2. International Ornithologists' Union (Julio 2023). Alirita 29a de Decembro 2023 .
- ↑ (2017) “Interisland gene flow among populations of the buff-banded rail (Aves: Rallidae) and its implications for insular endemism in Oceania”, Journal of Avian Biology 48 (5), p. 679–690. doi:10.1111/jav.01201.
- ↑ (1993) “Gallirallus philippensis Buff-banded rail”, Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds 2, Raptors to lapwings. Melbourne, Victoria: Oxford University Press, p. 495–506, Plate 40. ISBN 978-0-19-553069-8.
|