Gallirallus
Gallirallus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vekaralo (Gallirallus australis)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Galinoralo aŭ Gallirallus estas genro de birdoj de la familio Raledoj. Ili vivas en la regiono Aŭstralazio-Pacifiko. La genro estas karakterizita per kapablo koloniigi relative malgrandajn kaj izolajn insulojn kaj poste evolui al neflugaj formoj, multaj el kiuj iĝis formortintaj sekve de la homsetlado en Polinezio.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Sekve al ĵusaj taksonomiaj revizioj, restas nur unu konata vivanta specio en tiu genro kun kelkaj formortinta specio de dubinda klasigo, dum aliaj specioj estis ŝanĝitaj al Hypotaenidia, Cabalus, Lewinia, aŭ Aptenorallus.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plimulto de tiuj raloj, kiel la bone konata weka de Novzelando, estas neflugkapablaj aŭ preskaŭe. Multaj el la rezultantaj neflugaj insulaj endemioj iĝis formortintaj post la alveno de homoj, kiuj ĉasis tiujn birdojn kiel manĝaĵo, alveno de enmetitaj predantoj kiel ratoj, hundoj aŭ porkoj, kaj damaĝo al lokaj ekosistemoj. Popola polinezia nomo de tiuj raloj, ĉefe parencoj de G. philippensis, estas veka/weka (kio en aliaj lingvoj estas ĝenerale limigita al la Gallirallus australis).
Aliflanke, specioj de la genro Gallirallus estas (kun la escepto de la weka) notinde retiremaj kaj timidaj birdoj kun ofte olivecbruna koloraro.
Vivantaj kaj ĵus mortintaj specioj
[redakti | redakti fonton]En la interreta listo subtenita de Frank Gill, Pamela Rasmussen kaj David Donsker je la konto de la Internacia Ornitologia Komitato (IOC), la genro enhavas nur unu vivantan specion:[1]
Bildo | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuado |
---|---|---|---|
Weka | Gallirallus australis | Novzelando |
Tiuj specioj estis metitaj de BirdLife International kaj IUCN en apartan genron Hypotaenidia, sed estas ankoraŭ konsiderataj parto de Gallirallus fare de The Clements Checklist of Birds of the World / eBird:
- Okinava ralo, Gallirallus okinawae
- Kolringa ralo, Gallirallus torquatus
- Novbritia ralo, Gallirallus insignis
- Roviana ralo, Gallirallus rovianae
- Gvama ralo, Gallirallus owstoni – formortinta en naturo (fine de la 1980-aj jaroj)
- Ralo de Lord Howe, Gallirallus sylvestris
- Filipina ralo, Gallirallus philippensis
- Difenbaĥa ralo, Gallirallus dieffenbachii – formortinta (meze de la 19-a jarcento)
- Ralo de Insulo Wake, Gallirallus wakensis – formortinta (1945)
- Tahitia ralo, Gallirallus pacificus – formortinta (fine de la 18-a – 19-a jarcento)
La Kalajana ralo (iam Gallirallus calayanensis) estis metita en la genron Aptenorallus en 2021.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2022-08-24 .
- ↑ (16 July 2021) “Phylogeny based on ultra-conserved elements clarifies the evolution of rails and allies (Ralloidea) and is the basis for a revised classification”, Ornithology 138 (4), p. 1–21. doi:10.1093/ornithology/ukab042.
|