Saltu al enhavo

Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tribuno apud statuo de sankta Venceslao

Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 (ĉeĥe sametová revoluce, slovake nežná revolúcia - "velura revolucio") markas periodon de ŝanĝoj en Ĉeĥoslovakio inter la 17-a de novembro kaj la 29-a de decembro 1989, kiu gvidis al falo de la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio. Tiu okazis kun preskaŭ neniu sangoverŝado. Al rapidigo de la ŝanĝoj kontribuis disfalo de la eksa soveta bloko kaj kreskanta malkontenteco de loĝantoj.

En junio 1990 okazis la unuaj demokratiaj elektoj en Ĉeĥoslovakio ekde 1948 kaj formiĝis nekomunisma registaro.

La velura revolucio estis unu el la aŭtunaj revolucioj de la popoloj de centreŭropo kaptita de sovietunio post la Dua Mondmilito.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]