Meze de 1947, la eŭropaj landoj alvenis al sojlo de krizo, ili ne havis monon por importo (ili ja apenaŭ povis eksporti). Unu vojo estis la malkreskigo de la konsumado. Tion provis Francio, Italio, sed la komunistoj eluzis la situon kaj organizis grandajn protestojn. Pro la protestoj kaj fortiĝo de la komunistoj, Usono tuj ŝanĝas la politikon kaj ekz. Francio ricevas ene de unu semajno 247 milionon da dolara monhelpo. Ankaŭ la aliaj landoj ricevas monhelpon por stabiligi la politikan situon.
Truman prezentis antaŭ la usona kongreso - la 177-an de decembro 1947 - planon pri 17-miliarda monhelpo. Oni proponis 3/4 donaci, 1/4 krediti de la proponita sumo. La kongreso akceptis la planon la 3-an de aprilo 1948.
Dum la okcidentaj eŭropaj landoj aliĝis al la Plano entuziasme, Sovetunio ne nur malakceptis ĝin, sed malpermesis al siaj satelitaj landoj (Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Rumanio kaj Bulgario) akcepti ĝin. Tiel Plano Marshall pligrandigis la disigon de l' mondo laŭ du influaj rondoj.
a. La tuto de l' pruntoj ampleksas 65,0 milionojn al Belgio kaj 3,0 milionojn al Luksemburgio.
b. Inkluzivas originan prunton de 16,9 milionoj, pliajn 200,0 milionojn, kiuj reprezentas parton da donacoj konvertitaj al prunto, laŭ interkonsento de l' 27-a de februaro1953.
c. La helpo de l' Plano Marshall al l' Nederlanda Hindio (hodiaŭe Indonezio) venis tra Nederlando antaŭ la sendependigo en la 30-a de decembro1949. La tuta helpo al Indonezio estas: sumo 101,4 milionoj, donacoj 84,2 milionoj, pruntoj 17,2 milionoj.
d. Inkluzive de la usonaj kontribuoj al Pagado de Eŭropa Unuo: kapitalaj fonduso: 361,4 milionoj; Konto de Ĝeneralaj Transportoj: 33,5 milionoj; kaj Aŭtorizado al l' Eŭropa Teknika Asisto: 12,1 milionoj.