Saltu al enhavo

Černá (alfluanto de Malše)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Černá (apartigilo)
Černá
germane Schwarzaubach
rivero
Rivereto sub Benešov nad Černou
Oficiala nomo: Černá
Landoj Aŭstrio Aŭstrio, Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Malsupra Aŭstrio, Sudbohemia regiono
Montaro Novohrada montaro, Novohrada cismontaro
Fontrivero
 - situo Nebelstein, Aŭstrio
 - alteco 823 m
 - koordinatoj 48° 40′ 22″ N 14° 46′ 44″ O / 48.67278 °N, 14.77889 °O / 48.67278; 14.77889 (mapo)
Enfluejo Malše
 - koordinatoj 48° 45′ 15″ N 14° 30′ 30″ O / 48.75417 °N, 14.50833 °O / 48.75417; 14.50833 (mapo)
Suma longo 29,3 km (18 mi)
Suma akvokolektejo 148,6 km² (14 860 ha)
Trafluo Ličov
 - mezproksima 1,56 m³/s /s
Hidrologia vico 1-06-02-024
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Černá (přítok Malše)

Černá (germane Schwarzaubach, iam ĉeĥe ankaŭ Černý potok,[1] popole ankaŭ Švarcava) estas rivereto en distriktoj Gmünd en Malsupra Aŭstrio kaj Český Krumlov en Sudbohemia regiono. Suma longeco de la fluo faras 29,3 km, el tio 27,4 km en kategorio signifa. La akvokolekta areo mezuras 148,6 km².[2]

Paso de la fluo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi fontas sub nomo Schwarzaubach en Aŭstrio sur sudokcidenta deklivo de monto Nebelstein, super setlejo Schwarzau. Sur la ĉeĥa parto de la rivero troviĝas flosigaj rezervujoj Zlatá Ktiš kaj Akva rezervujo Soběnov. Ĝi enfluiĝas en Malše norde de Kaplice kiel unu el ĝiaj pli signifaj dekstraflankaj alfluantoj.

Pli grandaj alfluantoj

[redakti | redakti fonton]

La plej granda alfluanto de rivereto Černá estas Pohořský potok. Ĝi enfluiĝas en Černá el maldekstra flanko inter Ličov kaj Benešov nad Černou (rivera km 11,3). El pli grandaj fluantoj enfluiĝas en Černá ankoraŭ el la maldekstra flanko Huťský potok kaj el dekstra Lužný potok.

Akva reĝimo

[redakti | redakti fonton]

Anonca profilo:[3]

loko rivera km akvokolekta areo mezproksima trafluo (Qa) centjara akvo (Q100)
Ličov 8,90 126,45 km² 1,56 m³/s 188 m³/s

Antaŭe estis ĉi tie intense flosigata ligno (sur 12 km de la fluo). Ekde la jaro 1925, kiam estis sur la rivereto konstruita akva rezervujo Soběnov, havas grandan signifon produkto de elektra energio kaj kontraŭinunda ŝirmo. Escepte la akva rezervujo temas eksplicite pri truta akvo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bazikova vorová propust Arkivigite je 2008-06-06 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20080606044933), Ottova encyklopedie
  2. Hydrologický seznam podrobného členění povodí vodních toků ČR. Arkivita el la originalo je 2013-10-05. Alirita 2016-10-01.
  3. Evidenční list hlásného profilu stanice Ličov. Arkivita el la originalo je 2009-06-29. Alirita 2016-10-01.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]