Saltu al enhavo

Novohrada montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novohrada montaro
ĉeĥe Novohradské hory, germane Gratzener Bergland
montaro
Oficiala nomo: Novohrada montaro
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Aŭstrio Aŭstrio
Regiono Sudbohemia regiono
Distriktoj České Budějovice, Distrikto Český Krumlov
Historia regiono Bohemio
Parto de Šumava montetaro
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj
Akvejo Lužnice, Malše, Danubo
Plej alta punkto
 - situo Viehberg (Aŭstrio)

 - alteco 1 112 m s. m.
 - koordinatoj 48° 33′ 37″ N 14° 37′ 24″ O / 48.56028 °N, 14.62333 °O / 48.56028; 14.62333 (mapo)
Areo 190,00 km² (19 000 ha) (en Ĉeĥio)
Geologia konsisto gnejso, granito, granodiorito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Novohradské hory
Portalo pri Geografio

Novohrada montaro (ĉeĥe Novohradské hory, germane Gratzener Bergland ankaŭ Freiwald) estas geomorfologia tutaĵo kaj montaro troviĝanta sur aŭstria-ĉeĥa limo. Sur la ĉeĥa teritorio ĝi etendiĝas sur areo 190,21 km² ĉirkaŭ municipoj Nové Hrady, Horní Stropnice, Benešov nad Černou, Dolní Dvořiště kaj Malonty ĝis la ŝtatlimo. Ĝia suda parto estas jam en Aŭstrio Freiwald kaj Weinsberger Wald tiriĝanta ĝis valo de Danubo. La montaro ricevis sian nomon laŭ urbo Nové Hrady.

Unikeco de Novohrada montaro konsistas precipe en rare konservita naturo, kiu en la ĉeĥa flanko restis savita de intervenoj de homo dank' a sia situo en la eksa malpermesita limzono.

En la jaro 2003 estis proklamita Naturparko Novohrada montaro kun areo 162 km². Komence de la 1990-aj jaroj estis publikigita intenco proklami protektitan pejzaĝan regionon Novohrada montaro, sed en la jaro 2004 oni forlasis la intencon por establi tion.

Birda regiono

[redakti | redakti fonton]

Birda regiono Novohrada montaro estis proklamita en la jaro 2004 enkadre de sistemo Reto Natura 2000. Ĝia areo estas 90,53 km² kaj ĝi trafas en katastrajn teritoriojn Bělá u Malont, Benešov nad Černou, Dolní Příbraní, Hojná Voda, Lužnice u Pohorské Vsi, Pivonice u Pohorské Vsi, Pohoří na Šumavě, Rapotice u Malont, Staré Hutě u Horní Stropnice kaj Velký Jindřichov.

En Novohrada montaro fontas Lužnice, Malše, Stropnice, Černá kaj Pohořský potok.

Naturmemorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]