Saltu al enhavo

Naturparko Novohrada montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturparko Novohrada montaro
ĉeĥe Přírodní park Novohradské hory
naturparko
Maldekstre deklivo de monto Kraví hora, en fono Slepičí hory, tute malantaŭe Kleť
Oficiala nomo: Naturparko Novohrada montaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distriktoj České Budějovice, Distrikto Český Krumlov
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Situo Naturparko Novohrada montaro
 - koordinatoj 48° 41′ 39″ N 14° 40′ 18″ O / 48.69417 °N, 14.67167 °O / 48.69417; 14.67167 (mapo)
Areo 162 km² (16 200 ha)
Proklamo 30-a de septembro 2003
Proklamis Konsilantaro de Sudbohemia regiono
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre Ĉeĥio
Situo enkadre Ĉeĥio
Situo enkadre Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Přírodní park Novohradské hory
Portalo pri Geografio

Naturparko Novohrada montaro estis establita per ordono de Sudbohemia regiono n-ro 2/2003 el la 30-a de septembro 2003 pri la naturparko Novohrada montaro, nome kun efiko ekde la 1-a de januaro 2004.

Historio de la estiĝo de naturparko

[redakti | redakti fonton]

Al la ordono de Sudbohemia regiono n-ro 2/2003 anticipis ordono de Distrikta ofico Český Krumlov n-ro 3/1999 el la 20-a de septembro 1999, pri establo de la naturparko Novohrada montaro kaj ordono de Distrikta ofico České Budějovice el la 18-a de decembro 1998, pri la establo de la naturparko Novohrada montaro. Ekzistanta intenco proklami protektitan pejzaĝan regionon (PPR) Novohrada montaro estis en la jaro 2004 forstrekita el programa proklamo de la registaro kun tio, ke tiu ĉi PPR estos proklamita pli poste.[1] Per la decido de la registaro n-ro 602/2004 Sb. ĉi tie estis proklamita Birda regiono Novohrada montaro.

La naturparko etendiĝas sur teritorio de distrikto České Budějovice, nome sur teritorio de municipoj Horní Stropnice, Kamenná, Nové Hrady kaj Žár. Plu poste sur teritorio de distrikto Český Krumlov, nome sur teritorio de municipoj Benešov nad Černou, Dolní Dvořiště, Malonty kaj Pohorská Ves.

La naturparko ensumigas tiujn ĉi katastrajn teritoriojn: Bedřichov u Horní Stropnice, Dlouhá Stropnice, Dobrá Voda u Horní Stropnice, Hartunkov, Hojná Voda, Horní Stropnice, Konratice, Kuří, Lužnice u Pohorské Vsi, Meziluží, Mýtiny, Paseky u Horní Stropnice, Pivonice u Pohorské Vsi, Pohoří na Šumavě, Radčice u Malont, Rapotice u Malont, Staré Hutě u Horní Stropnice, Svébohy, Šejby, Velký Jindřichov kaj Veveří u Nových Hradů.

Plu la naturparko parte trafas en tiujn ĉi katastrajn teritoriojn: Bělá u Malont, Benešov nad Černou, Božejov u Nových Hradů, Cetviny, Desky, Dluhoště, Dolní Příbraní, Kamenná u Trhových Svinů, Ličov, Malonty, Meziříčí u Malont, Mikulov, Nové Hrady, Rychnov u Nových Hradů, Údolí u Nových Hradů, Valtéřov, Žár u Nových Hradů kaj Žumberk u Nových Hradů. La orientan limon de la naturparko kreas ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Sur la aŭstra flanko de la limo estas aŭstra naturparko Nordwald.[2]

Subjektoj de protekto

[redakti | redakti fonton]

La subjektoj de protekto estas konservita la montara kaj la cismontara naturo de Novohrada montaro, tieaj ekosistemoj kaj tieaj historiaj valoroj.

Sur la teritorio de Naturparko Novohrada montaro situas:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "CHKO Novohradské hory zatím vyhlášena nebude". Kontrolita 2020-07-05.
  2. "Naturparko Nordwald". Kontrolita 2020-07-05.