Saltu al enhavo

Dlouhá Stropnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dlouhá Stropnice
germane Langstrobnitz
vilaĝo
Kapelo el la jaro 1901
Oficiala nomo: Dlouhá Stropnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo Horní Stropnice
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Novohrada montaro
Montaro Novohrada cismontaro
Domoj 43 (2011)
Situo Dlouhá Stropnice
 - koordinatoj 48° 44′ 53″ N 14° 44′ 41″ O / 48.74806 °N, 14.74472 °O / 48.74806; 14.74472 (mapo)
Katastro 10,03 km² (1 003 ha) Dlouhá Stropnice
Loĝantaro 56 (2021)
Denseco 5,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1300
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 373 35
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dlouhá Stropnice
Portalo pri Ĉeĥio

Dlouhá Stropnice (germane Langstrobnitz) estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Stropnice en distrikto České Budějovice en Sudbohemia regiono. Dlouhá Stropnice ne estas klasika montara vilaĝo, sed agrikultura vilaĝo situanta en plata valo sub monto Kraví hora. Ĝiaj bienoj estas en longeco de kelke da kilometroj maldense konstruitaj sur ambaŭ flankoj de rivereto Stropnice, kiu ĉi tie fluas ankoraŭ kiel malgranda rojo. En jaro 2021 en la vilaĝo vivis 56 loĝantoj.

Dlouhá Stropnice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 10,03 km².

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1300. Post forŝovo de germanoj venis enloĝigitoj (150 homoj) plejparte el regiono de Třeboň, kiuj en ĉi tieaj grandaj bienoj tro longe ne mastrumis, ĉar jam en la jaro 1949 ili fondis UAK, kiu estis pli poste ŝtatigita. Proksime de la vilaĝo estis konstruita granda kazerno de Limgardistaro, kiu ĝis la jaro 1989 tre malagabligadis la eniron en la vilaĝon al la vizitantoj.Nun la bienoj grandparte servas nur al refreŝigejaj celoj, la kazerno kadukiĝas.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869833
1880762
1890716
1900730
1910729
1921695
JaroLoĝantoj
1930644
1950194
1961194
1970143
1980107
199194
JaroLoĝantoj
200183
201164
202156

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kapelo de Virgulino Maria el la jaro 1901

Personecoj

[redakti | redakti fonton]

En Dlouhá Stropnice en la jaro 1896 naskiĝis politikisto Wenzel Jaksch.

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]