Saltu al enhavo

Hojná Voda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hojná Voda
germane Heilbrunn
vilaĝo
Vilaĝplaco en Hojná Voda
Oficiala nomo: Hojná Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo Horní Stropnice
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Novohrada montaro
Montaro Novohrada montaro
Domoj 30 (2021)
Situo Hojná Voda
 - alteco 794 m s. m.
 - koordinatoj 48° 43′ 50″ N 14° 43′ 38″ O / 48.73056 °N, 14.72722 °O / 48.73056; 14.72722 (mapo)
Katastro 3,53 km² (353 ha) Hojná Voda
Loĝantaro 34 (2021)
Denseco 9,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1553
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 374 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hojná Voda
Portalo pri Ĉeĥio

Hojná Voda (germane Heilbrunn) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en Novohrada montaro, parto de municipo Horní Stropnice en distrikto České Budějovice en Sudbohemia regiono. Ĝi situas sub Dobrá Voda, sur orienta deklivo de monto Kraví hora (953 m s. m.) kaj proksime de monto Vysoká (1034 m s. m.). En jaro 2021 en la vilaĝo vivis 34 loĝantoj.

Hojná Voda estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,53 km². La katastra teritorio Hojná Voda situas en Naturparko Novohrada montaro kaj sur teritorio de birda regiono Novohrada montaro. Troviĝas ĉi tie multe da naturaj interesaĵoj, ekz. ŝtonaj formacioj.

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1553, kiam Vilém z Rožmberka alkondukis 26 ekloĝintojn kaj arbaristojn. Tiuj fondis domaron de nomo Vilémova Hora, verŝajne omaĝe al Vilém z Rožmberka. Plua mencio pri Hojná Voda devenas el la jaro 1564, kiam estis malkovrita kuraciga fonto.

Al lia malkovro ligas mito pri la vundita arbaristo, al kiu sur proksima fago revelaciis sankta Anna, kiu konsilis al li, por ke li lavu sian vundon per la akvo el la fonto. Mallongtempe post tio li resaniĝis.[1] La evento disportiĝis tra la regiono kaj homoj amase venadis al la fonto. Tial fine de la 16-a jarceto estiĝis ĉi tie pilgrima loko kun ununava preĝejo de sankta Anna. Post konstruo de preĝejo de sankta Anna en la proksima Dobrá Voda la pilgrimoj en Hojná Voda pereis. Post la jaro 1945, post ellandigo de la devena loĝantaro, la preĝejo kadukiĝis kaj en la jaro 1963 ĝi estis detruita.

Post la malkovro de la kuraciga fonto ĉi tie estis fondita banloka centro, kiu povas fanfaroni sin pro vico da raraj vizitoj. En la tempoj de la plej granda gloro ĉi tie estis videblaj krom Vilém z Rožmberka ankaŭ Petr Vok z Rožmberka, membroj de familio Buquoyoj, verkisto kaj historiisto Zikmund Winter kaj pluaj.[2] En la jaro 1623 Vilémova Hora estis alinomita al Heilbrunn kaj ĝian ĉeĥan nomon verŝajne donis al ĝi František Palacký.[1] Zikmund Winter ĉi tie verkis parton de sia historia romano Mistr Kampanus.[3]

En la jaro 1938 en kampurbo Hojná Voda vivis pli ol 600 loĝantoj, el tio 15 ĉeĥoj. Post la milito, el kiu pli granda parto de viroj ne revenis, la loĝantaro estis ellandigita (84 viroj, 191 virinoj kaj 226 infanoj). En la jaro 1949 ĉi tie estis kreita malpermesita limzono (Fera kurteno), kaj pli ol duono de domoj estis detruita. En la 1960-aj jaroj ja okazis alirebligo de Hojná Voda, sed ĝis la jaro 1989 Novohrada montaro estis preskaŭ nekonata regiono, en kiu "regis" Limgardistaro. Ĉiuj provoj renovigi la famecon de ĉi tiea banloko ja frakasiĝis, sed Hojná Voda fariĝis turisma centro kaj somere (biciklado), kaj vintre (skiado).

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869715
1880729
1890727
1900652
1910647
1921545
JaroLoĝantoj
1930465
195092
196173
197063
198044
199125
JaroLoĝantoj
200133
201129
202134

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Praarbaro Hojná voda troviĝas en katastro de la najbara Staré Hutě, sur la orienta deklivo de Vysoká (1034 m s. m.). Ĝi konsistas plejparte el faga kaj picea kreskaĵaro. Ĝi estis fondita en la sama tempo kiel Ĵofina praarbaro, kiu estis fondita de grafo el Buquoy kaj ĝi troviĝas iomete malproksima de Černé Údolí. Eblas veturi de tie al Pohorská Ves, Leopoldov kaj Pohoří na Šumavě kun rojo Pohořský potok. Por piedirantoj kaj biciklistoj kondukas ankaŭ vojo el Bohemio ĝis Aŭstrio direkte al Weitra. El Hojná Voda estas plej facila aliro al belvedero Kraví hora.

Personecoj

[redakti | redakti fonton]
  • En Hojná Voda n-ro 24 naskiĝis en la jaro 1914 soldata aviadisto František Binder.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Kroupa, Stanislav. Hory pout zbavené : města a vesnice v oblasti Novohradských a Slepičích hor. Bohumír Němec-Veduta, p. 21–24. ISBN 8086829170. OCLC 82438345.
  2. Hojné Vodě se říká Hojná nejen proto, že tady bylo vždycky vody dost, ale také proto, že byla hojivá. Alirita 2022-07-28.
  3. Míšková, Jana. Aplikace regionální kultury do výuky v souvislosti s rozvojem čtenářské gramotnosti. Fakultato naturscience-homscienca kaj pedagogia de Teknika universitato en Liberec. Arkivita el la originalo je 2022-07-28. Alirita 2022-07-28.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • KROUPA, Stanislav. Hory pout zbavené. České Budějovice: Veduta, 2006. 244 s. ISBN 80-86829-17-0.