Saltu al enhavo

Černé Údolí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Černé Údolí
germane Schwarzthal
vilaĝo
Vilaĝo Černé Údolí en Novohrada montaro
Oficiala nomo: Černé Údolí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Benešov nad Černou
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Domoj 31 (2011)
Rivero Černá
Situo Černé Údolí
 - koordinatoj 48° 41′ 51″ N 14° 40′ 18″ O / 48.69750 °N, 14.67167 °O / 48.69750; 14.67167 (mapo)
Katastro 18,71 km² (1 871 ha) Benešov nad Černou kaj Velký Jindřichov
Loĝantaro 19 (2021)
Denseco 1,02 loĝ./km²
Fondo 1774
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 382 41
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Černé Údolí
Portalo pri Ĉeĥio

Černé Údolí (germane Schwarzthal) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Benešov nad Černou en distrikto Český Krumlov. Ĝi troviĝas sur teritorio de Naturparko Novohrada montaro, proksimume 5 km sudoriente de Benešov nad Černou. Vivas ĉi tie daŭre 19 loĝantoj (2021).

Černé Údolí situas en katastraj teritorioj Benešov nad Černou kun areo 12,41 km² kaj Velký Jindřichov kun areo 6,3 km².

La vilaĝo estis fondita en la jaro 1774 dum reguligado de rivereto Černá fare de grafo Johann Buquoy kiel domaro por flosistoj.[1] La oficiala nomo Schwarzthal (Černé údolí) estiĝis en la jaro 1792.[1] Schwarzthal dividiĝis en tri partojn, kiuj apartenis al tri municipoj: Velký Jindřichov, Lužnice kaj Německý Benešov.[1] Dum estiĝo de Ĉeĥoslovakio ĉi tie situis 60 domoj kaj vivis 446 loĝantoj, el tio sole kvar estis ĉeĥoj.[1] Tiutempe ĉi tie funkciis brikfarejo, du gastejoj, elkranejo de likvoroj, du muelejoj, du vendejoj kun miksita varo, trafiko, potista kaj lignaĵista laborejo.[1]

En la jaro 1838 ĉi tie estis konstruita kapelo de sankta Huberto, sed tiu estis en la 1970-aj jaroj likvidita. En la jaro 1885 ĉi tie malfermiĝis lernejo, kiun vizitadis preskaŭ 121 lernanoj. Nuntempe estas ĉi tie konservitaj vico de vitrofaristaj dometoj. Laboras ĉi tie malgranda akva elektrejo.[1]

Historio de vitrofarejo

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1837 ĉi tie estis fondita vitrofarejo, en kiun estis transgvidita trafiko el vitrofarejo en Janovy Hutě.[1] Oni produktis ĉi tie kristala, gisitan kaj tabelan vitron. En la jaroj 1881–1984 ĉi tie estis konstruita nova vitrofareja gisejo, kiu produktis ankaŭ pli raraj specoj de vitro, inkluzive de nigra hialito kaj ruĝa vitro, kiu estis invento de J. F. A. Buquoy.[2][3] La vitrofarejo estis nuligita en la jaro 1903.[1]

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869395
1880335
1890423
1900418
1910306
1921253
JaroLoĝantoj
1930221
195097
196184
197037
198054
199142
JaroLoĝantoj
200148
201134
202119

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 http://www.zanikleobce.cz/index.php?detail=1446751
  2. Kroupa, Stanislav. Hory pout zbavené : města a vesnice v oblasti Novohradských a Slepičích hor. České Budějovice: Bohumír Němec-Veduta, p. 138. ISBN 80-86829-17-0. OCLC 82438345.
  3. Blau, Josef. Die Glasmacher im Böhmer- und Bayerwald, 1954‑a eldono, Grafenau: Morsak, p. 37. ISBN 3-87553-206-6. OCLC 643969567.