Saltu al enhavo

Lužnice (Pohorská Ves)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lužnice (apartigilo)
Lužnice
germane Luschnitz
vilaĝo
Ĉefa ŝoseo kun kapelo alikonstruita en refreŝigejan konstruaĵon
Oficiala nomo: Lužnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Pohorská Ves
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Novohrada montaro
Montaro Novohrada montaro
Domoj 12 (2011)
Situo Lužnice
 - alteco 783 m s. m.
 - koordinatoj 48° 41′ 02″ N 14° 38′ 33″ O / 48.68389 °N, 14.64250 °O / 48.68389; 14.64250 (mapo)
Katastro 8,59 km² (859 ha) Lužnice u Pohorské Vsi
Loĝantaro 12 (2021)
Denseco 1,4 loĝ./km²
Unua skribmencio 1397
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lužnice (Pohorská Ves)
Portalo pri Ĉeĥio

Lužnice (germane Luschnitz) estas vilaĝo, parto de municipo Pohorská Ves en distrikto Český Krumlov en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie daŭre 12 loĝantoj (2021).

Lužnice situas en katastra teritorio Lužnice u Pohorské Vsi kun areo 8,59 km².

Lužnice estis malnova montara domaro, unu el la plej malnovaj en regiono de Novohrada montaro. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1397.

En la jaro 1918, kiam regiono de Nové Hrady fariĝis konsisto de Ĉeĥoslovakio, vivis en Lužnice proksimume du cent okdek germanoj kaj dek ĉeĥoj. En la jaro 1938 municipo Lužnice fariĝis konsisto de Germana regno. Post la jaro 1945 la germana loĝantaro estis ellandigita. Ĉirkaŭ la jaro 1956 vivs en Lužnice cent tridek loĝantoj. Poste la proksima Terčí Ves fariĝis municipo kaj Lužnice fariĝis ĝia parto. En la jaro 1970 vivis en Lužnice sepdek kvar homoj.

Homoj, kiuj post la milito venis en la vilaĝon, longe ne eltenis sur la loko. La neordigataj kaj forlasitaj konstruaĵoj multe da jaroj kadukiĝis. Al la resto de konstruaĵoj, kiuj tute ne subiĝis al tempo, iom post iom prenis dometistoj el urboj. Pro tio Lužnice kiel vilaĝo fakte pereis, ĝi ŝanĝiĝis en refreŝigejan domaron, dum kio al diverese modernigitaj malnovaj domoj aldoniĝis ankaŭ tute modernaj konstruaĵoj. Eĉ el la kapelo fariĝis refreŝigeja domo. En la jaro 1990 sinkis nombro de daŭre vivantaj loĝantoj sub dek.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869599
1880396
1890438
1900503
1910496
1921474
JaroLoĝantoj
1930409
1950179
196168
197024
19800
19910
JaroLoĝantoj
20013
20118
202112

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]