Saltu al enhavo

Stříbrné Hutě

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stříbrné Hutě
germane Silberberg
pereinta domaro
Spaco, kie situis Stříbrné Hutě
Oficiala nomo: Stříbrné Hutě
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Pohorská Ves
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Rivero Lužnice
Situo Stříbrné Hutě
 - alteco 705 m s. m.
 - koordinatoj 48° 38′ 19″ N 14° 43′ 05″ O / 48.63861 °N, 14.71806 °O / 48.63861; 14.71806 (mapo)
Katastro 26,376 km² (2 637,6 ha) Pohoří na Šumavě
Estiĝo 1782
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stříbrné Hutě
Portalo pri Ĉeĥio

Stříbrné Hutě (germane Silberberg) estas pereinta domaro en Pohoří na Šumavě, troviĝinta en arbaroj de Novohrada montaro, en senpera proksimeco de limo kun Aŭstrio kaj kunfluejo de Lužnice kaj Popelnice, proksimume 1,5 km de Skleněné Hutě.

Sur turisma pado Stříbrné Hutě – Joachimstal estas turisma limpasejo en Aŭstrion.[1]

Stříbrné Hutě situis en katastra teritorio Pohoří na Šumavě kun areo 26,376 km².

La komencoj kaj la tempo de la plej granda evoluo de la domaro estas esence kunigitaj kun nomo de vitrofarista familio de Meyridoj. En la jaro 1782 lasis Josef Meyr kun permeso kaj financa subteno de superularo el Nové Hrady konstrui ĉe Stříbrný vrch vitrofarejon, kiun li sekve akiris en luon. En la ĉirkaŭaĵo poste komencis estiĝi vitrofarista domaro. En la jaro 1794 aldoniĝis proksime vitrofarejo kaj domaro Bonaventura kaj ambaŭ vitrofarejoj celis sian agadon por produkto de kristalo. Tiu apartenis nenur al la plej bonaj en Bohemio, sed ĝi povis konkuri eĉ al kristala vitro el Anglio. La vitrofarejoj plu okupiĝis per produktado de rubena vitro, kiun ili komencis eksporti en havenojn de Balto kaj Norda maro. En la jaro 1794 esplodis en la vitrofarejo incendio, kiu neniigis ĉevalejon, garbejon kaj gastejon, sed la propra vitrofarejo ne havis tro da damaĝoj. Ĉar ĉi tie laboris tiuj plej bonaj vitrofaristoj, baldaŭ fariĝis famiĝinta ankaŭ la loka tranĉita vitro.

Komenco de la fino por la vitrofarejo signifis jaro 1812, kiam transprenis ĝin grafo Jiří Buquoy kaj Josef Meyr ĉi tie devis resti sole kiel administranto. Sed tiu rifuzis, li forlasis la domaron kaj ekloĝis en Vimperk. Komune kun li foriris vico da fakuloj. La vitrofarejo plu produktis luksan vitron, kiu trovis vendolokon en Vieno, Triesto, Francio, Germanio kaj Rusio. En la jaro 1855 ĝi akiris en internacia ekspozicio en Parizo aprezon. Sume laboris ĉi tie 50 tranĉistoj, kiuj laboris en tranĉejo de Ferdinand aŭ Karolo. Sed iom post iom trafis la vitrofarejon falo, kiu unue estis solvita per malaltigado de nombro de fornoj. Se eĉ ne tio helpis, la trafiko de la vitrofarejo estis la 17-an de aŭgusto 1881 definitive finigita. Ties sekvo esis karakterizan sinkon de signifo de la domaro kaj foriron de la vitrofaristoj, kiuj ĉi tie ne trovis validigon. La vitrofaristojn iom post iom ansataŭis precipe arbaristoj, progreson notis hejma produktado de butonoj.

Tiutempe situis ĉi tie 19 domoj, en kiuj vivis 81 germanoj kaj 50 ĉeĥoj. En la 1920-aj jaroj ĉi tie estas indikataj du gastejoj, forĝejo, elkranejo de biero, vendejo kun miksita varo, du trafikoj, kaj kazerno de financa gardistaro apud kapeleto. En la jaro 1921 estas indikataj 16 domoj kaj en ili 123 loĝantoj. Ĝis la jaro 1831 oni instruis en domoj, en tiu jaro estis konstruita unuklasa lernejo, kiun vizitis ankaŭ infanoj el Skleněné Hutě kaj Johanesthal.

El konataj personecoj, kiuj ĉi tie restadis aŭ vizitis Stříbrné Hutě, certe menciindas vizito de imperiestro Francisko la 1-a en la jaro 1810. Junaĝon ĉe sia onklo, loka vitrofaristo, pasigis poeto Robert Hammerling, amiko de Jaroslav Vrchlický.

Post la dua mondmilito okazis forŝovo de germana loĝantaro. La domaro ne estis enloĝigita kaj en la 1950-aj jaroj enkadre de kreo de limzono egaligita kun tero.

Ĉirkaŭaj domaroj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 395/2021 Sb. Sdělení Ministerstva vnitra o vyhlášení seznamu hraničních přechodů a seznamů přeshraničních propoje.... Alirita 2024-05-01.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]