Saltu al enhavo

Janovy Hutě

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janovy Hutě
germane Johanesthal
pereinta domaro
Oficiala nomo: Janovy Hutě
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Pohoří na Šumavě
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Situo Janovy Hutě
 - koordinatoj 48° 37′ 07″ N 14° 42′ 15″ O / 48.61861 °N, 14.70417 °O / 48.61861; 14.70417 (mapo)
Katastro 26,376 km² (2 637,6 ha) Pohoří na Šumavě
Estiĝo 1777
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Janovy Hutě (germane Johanesthal) estas pereinta domaro en Pohoří na Šumavě, kiu etendiĝis en arbaroj en Novohrada montaro, proksime de limo kun Aŭstrio kaj fluo de rivero Lužnice, kiu iomete de la eksa domaro forlasas fiŝlagon Kapelníkův rybník.

La domaron kun vitrofarejo en la jaro 1777 fondis grafo Johann Buquoy kaj nomis ĝin Pucherser Hütte (do Pohořská Huť). Je 10 jaroj pli poste ĝi ricevis nomon Janova Huť. La vitrofarejo finis sian trafikon en la jaro 1836 kaj la trafiko de la vitrofarejo estis transgvidita en vitrofarejon en Černé Údolí.[1] La konstruaĵo estis ŝanĝita en mastruman korton. Sed eĉ ne tiu daŭris longe kaj en la jaro 1860 ĝi pereis. En la jaro 1910 estas indikataj 9 domoj kaj en ili 86 loĝantoj, en la jaro 1945 tio estis jam 13 domoj kaj 95 loĝantoj. Sed ĉar plimulto el ili estis de germana nacieco, sinkis en la jaro 1955 ilia nombro al 14 vivantaj en 8 domoj. Post kreo de limzono la domaro estis forlasita kaj plimulto de domoj egaligita kun la tero. Ankoraŭ en la jaro 2006 estis videblaj lastaj ruinoj de domoj kaj ŝtonaj pontetoj trans Lužnice kaj ĝiaj sennomaj alfluantoj.

Ĉirkaŭaj domaroj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Blau, Josef. Die Glasmacher im Böhmer- und Bayerwald, 1954‑a eldono, p. 37. ISBN 3-87553-206-6. OCLC 643969567.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]