Saltu al enhavo

Pavlína (Pohoří na Šumavě)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavlína
germane Paulina
pereinta domaro
Restaĵoj de konstruaĵo en la pereinta domaro Pavlína
Oficiala nomo: Pavlína
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Pohorská Ves
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Situo Pavlína
 - koordinatoj 48° 35′ 42″ N 14° 40′ 13″ O / 48.59500 °N, 14.67028 °O / 48.59500; 14.67028 (mapo)
Katastro 26,376 km² (2 637,6 ha) Pohoří na Šumavě
Estiĝo 1780
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Pavlína (germane Paulina) estas pereinta domaro en Pohoří na Šumavě, kiu etendiĝis en arbaroj en Novohrada montaro, proksime de limo kun Aŭstrio.

La vitrofarejo estis fondita en la jaro 1780 fare de grafo Jan Nepomuk Buquoy kaj ĝi ricevis nomon laŭ lia nevino Paulina (devene ĝi nomiĝis Schreinerhütte). La vitrofarejo de komence produktis tabelan vitron kaj botelojn. Ekde la jaro 1797 havis la vitrofarejon en luo fratoj Josef kaj Paul Meyridoj, certan tempon trafikis ĝin Jan Pinhack. Tiutempe oni ĉi tie produktis kristalan kaj verŝajne ankaŭ rubenan vitron. Ekde la jaro 1814 trafikis la vitrofarejon administracio de senjorujo de Buquoyidoj. En la jaro 1852 la vitrofarejo finigis sian agadon. La domaro estis iom post iom enloĝigita de arbaraj laboristoj, do ĉi tie vivis 115 loĝantoj. La nombro de loĝantoj iom post iom sinkis. En la jaro 1934 ĉi tie estis 79 loĝantoj. Post ellandigo de germanoj kaj post tio, kiam ĉi tie estiĝis en la 1950-aj jaroj limzono, la domaro estis likvidita kaj la teritorio arbarigita.[1][2][3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Čánl, Jan, "Sklářská huť Paulina".
  2. Blau, Josef. Die Glasmacher im Böhmer- und Bayerwald, 1954‑a eldono, Grafenau: Morsak, p. 37. ISBN 3-87553-206-6. OCLC 643969567.
  3. Mareš, Jan. Kohoutí kříž. Alirita 2021-04-01.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]