Saltu al enhavo

Polžov (Pohorská Ves)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ Polžov.
Polžov
germane Pilsenschlag
pereinta domaro
Rekonstruita kapeleto en eksa vilaĝplaco
Oficiala nomo: Polžov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Pohorská Ves
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada montaro
Situo Polžov
 - koordinatoj 48° 41′ 48″ N 14° 37′ 10″ O / 48.69667 °N, 14.61944 °O / 48.69667; 14.61944 (mapo)
Unua skribmencio 1541
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Polžov (Lužnice)
Portalo pri Ĉeĥio

Domaro Polžov (germane Pilsenschlag; en pli malnova aspekto ankaŭ Plzow, Polzow, Splžov, Rybnava, HřibnováPilsnsslog) situadis en arbaroj inter Lužnice, Meziříčí kaj Kuří. Laŭ administra flanko ĝi enfalis ĝuste sub Lužnice, hodiaŭ loka parto de Pohorská Ves. Temis pri neniel granda domaro. Alois Chytil ja al la jaro 1921 indikas 17 domojn kaj en ili 75 loĝantoj, sed verŝajne ĝis la jaro 1945 ĉi tie situis ĉirkaŭ 10 domoj. Ottův slovník poste al la jaro 1890 indikas 12 domojn kaj 83 loĝantojn.

La unua skribmencio pri la domaro devenas el la jaro 1541. Kvakam Polžov estis neniel granda, situadis ĉi tie lernejo, kiun vizitadis lernantoj el ĉirkaŭaĵo – precipe el Jitronice, Klepná kaj Kuří. Ankoraŭ komence de la 1950-aj jaroj post forŝovo de germanoj estas en la loko indikataj 8 domoj kaj en ili 34 loĝantoj, sed ankaŭ tiuj fine forlasis la domaron. Ĝis nuntempo konserviĝis nur ruinoj de konstruaĵoj kaj en la jaro 2010 riparita kapeleto, devene situanta en la vilaĝplaco.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]