Saltu al enhavo

Buquoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buquoy
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Devena nomo Buquoy(idoj) / de Bucquoy / von Buquoy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio Buquoy (Buquoyidoj, Buquoyoj) estas malnova franca familio el graflando Artois, kiu devene skribis sin de Longuevalde Vaux kaj Bucquoy. (En la ĉeĥa medio ne alkutimiĝis prononco laŭ la devena franca prononco ([bykua]), sed oni legis la nomon laŭ kutima ĉeĥa prononco [bukvoj].[1]) En la 16-a jarcento la graflando Artois fariĝis konsisto de Hispana Nederlando, kie Maksmiliano el Longueval estis en la jaro 1580 avancita en grafan staton. Lia filo, la imperiestra generalo Karel Bonaventura grafo Buquoy venis en Bohemion kun katolikaj soldataroj en la jaro 1618, en la tempo de tridekjara milito, kaj en februaro de 1620 li ricevis konfiskitan posedaĵon de Petr ze Švamberka kiel rekompencon de la ŝuldo de imperiestro pro nepagita soldo. Li fondis tiel la ĉeĥan branĉon de la familio kaj sukcesse li gvidis la imperiestrajn soldatarojn en batalo sur Blanka monto. De komence de la 18-a jarcento poste tiu ĉi porhabsburga familio senĉese pli multe transŝovis sian intereson el tenposedaĵoj en Hispana Nederlando al posedaĵoj en meza Eŭropo, kaj en la Ĉeĥa reĝlando tiel Buquoyoj fariĝis unu el la plej signifaj familioj.[2]

Sire de Longueval

[redakti | redakti fonton]
Buquoya palaco en Prago, hodiaŭ sidejo de franca grandambasadorejo
Malnova Buquoya palaco en strato Celetná ulice en praga Malnova Urbo

La familian nomon de Longueval la familio havas laŭ burgo kaj malgranda vilaĝo Longueval proksime de Amiens.

Bucquoy estas nomo de franca municipo proksime de urbo Bapaume, sed ankaŭ nomo de senjorujo Grand-Bucquoy kaj Petit-Bucquoy, kiun aĉetis en la jaro 1567, resp. 1580 senjoro Maximilien de Longueval, 5-a barono de Vaulx kaj kiu estis per reĝa dokumento de Filipo la 2-a Hispana, donita en Badajoz la 20-an de junio 1580, avancita je graflando Bucquoy.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Naše řeč – Radíme a kritizujeme". Kontrolita 2019-06-13.
  2. MAŤA, Petr. Svět české aristokracie (1500–1700). 1. vyd. Praha: NLN, 2004. Str. 461. (ISBN 8071063126).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]